Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 décembre 2021 1 13 /12 /décembre /2021 22:26
PTI/Foto

13/12/2021

De dek tagoj, la loĝantaro de la utopia urbo Aŭrorourbo ribelas kontraŭ projekto de senarbarigo, ordonita de la registaro. Tiu urbo sude de la lando estis fondita en 1968 kaj celis krei komunumon por la estonteco, kaj establi novan harmonion kun la medio. Ĝi nun ĝuas riĉegan arbaron.

Kiam la buldozoj antaŭeniras en la koron de la arbaro de Aŭrorourbo, dekoj da rezidantoj, baratanoj kaj okcidentanoj, lokiĝas tra ilia vojo.

Ili kontraŭis la dehakon de dekoj da arboj, kio ebligus la konstruadon de ĉirkaŭvojo en Aŭrorourbo. Sed ili estis perforte repuŝitaj fare de sbiroj kaj la arboj defalis.

La nova administraciistino de la urbo, nomumita de Nov-Delhio asertas, ke  la linio respektas la originajn planojn de la urbo. Sed la rezidantoj subtenas, ke necesas adapti ilin kaj konstrui la vojon en senarbara areo.

Tion eksplikas tiu Aŭrorourbano, kiu deziras anonimecon time de reprezalioj : « En Aŭrorourbo, ni ĝuas biodiversecon absolute mirigan. Tio estas la riĉeco de Aŭrorourbo, ke ĝi povis dum 50 jaroj kreskigi siajn arbarojn. Koncerne la CO2-n, ĉar Barato estas tre poluanta mi opinias, ke ĝi devus protekti siajn arbarojn prefere ol detrui ilin. Laŭ ni, estas absolute nemalhaveble konservi tiun biologian trezoron de arbaroj, kaj sovaĝaj bestoj, kiuj revenis ĉi tien ».

La regiona tribunalo pri medio, al kiu la afero estis submetita de la rezidantoj ĵus agnoskis la potencialan riskon kaŭzitan de tiu senarbarigo. La juĝistoj malhelpis ĉian dehakiton de arboj ĝis venonta vendredo. Ĝi ankaŭ petis de la aŭtoritatoj, ke ili pruvu, ke tiu konstruado de vojo estas laŭleĝa kaj pravigita.     

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }