Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 décembre 2021 2 14 /12 /décembre /2021 22:33
FBNV/RFA

14/12/2021

Pham Doan Trang  estas akuzita pro « propagando kontraŭ la Ŝtato de la Socialista Respubliko de Vjetnamio ». La polico arestis ŝin la 6an de oktobro 2020 en Ho-Ĉi-Min-urbo, nur  kelkajn horojn post la jara dialogo pri la homaj rajtoj inter Usono kaj Vjetnamio.

La verkistino kaj blogistino Pham Doan Trang, 43-jara, akuzata pri opozicio al la Ŝtato, estis kondamnita je naŭ jaroj da enkarcerigo ĉi 14an de oktobro fare de la tribunalo de Hanojo.

La juĝisto Chu Phuong Ngoc opiniis, ke « ŝia sinteno estas danĝera por la socio », ke ŝi « intence perfidas la socialisman reĝimon ». Konsekvence, ŝi « estu serioze punita », li aldonis.

Pham Doan Trang pritraktis interalie temojn kiel akaparadon de teroj aŭ policajn perfortojn. En 2016, ŝi multe verkis pri la elverŝado de toksaj produktaĵoj, kiuj kaŭzis la morton de tunoj da fiŝoj en ŝia teritorio.

En  libro, ŝi ankaŭ rakontis la turmentadon, kiun ŝi suferis, kiam la polico metis gluaĵon sur la seruro de la pordo de ŝia apartamento por malhelpi ŝin eliri, kaj kiam ĝi disvastigis kontraŭ ŝia volo, intimajn fotojn eltiritajn el ŝia komputilo.

La kondamno de la blogistino kaj la situacio de multaj aliaj ĵurnalistoj en la lando maltrankviligas la NRO-n pri defendo de Homaj rajtoj. Phil Robertson, kun-direktoro de la fako pri Azio ĉe "Human Rights Watch" denuncas politikan proceson kaj postulas ŝian liberigon.

« Pham Doan Trang estas tre politika blogistino. Ŝi estas inter la plej konataj aktivulinoj. Ŝi certe povis renkonti Barack Obama kaj aliajn estrojn dum iliaj vizitoj en la lando.

Antaŭ ol reiri al Vjetnamio, ŝi vojaĝis en la tuta regiono por aktivi favore al la homaj rajtoj. Ŝi publikigis multajn librojn pri la koruptado kaj la eksproprietigo de teroj. El la vidpunkto de la registaro, ŝi ĝenas.

Ĝi timas, ke ŝi mobilizu aliulojn por kritiki la reĝimon ». Pro tio, ili akuzis ŝin, ke ŝi propagandis kontraŭ la Ŝtato.

Laŭ la NRO, Vjetnamio utiligas la leĝojn pri la nacia sekureco, kiu kriminaligas ĉian opozicion kontraŭ la reganta parto por pravigi la represion.

Pham Doan Trang estis arestita antaŭ jaro, la 6an de oktobro 2020.

28/10/2017

Vjetnamio: ses jaroj da malliberejo por studenta blogisto, kiu kritikis la reĝimon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/10/vjetnamio-ses-jarj-da-malliberejo-por-studenta-blogisto-kiu-kritikis-la-regimon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }