Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 novembre 2021 3 17 /11 /novembre /2021 20:34

17/11/2021

« Ni nenion plu povas kultivi. Ĉio, kion ni plantis estas fuŝita », bedaŭras Abderrahim Zeghnini. Apud la enfluejo de la rivero Muluja, nord-oriente de Maroko, la kampo de flavaj melonoj de la agrikulturisto sekiĝis laŭ pluraj hektaroj. Kaŭzis tion, la manko de pluvo kaj la forta saleco de la akvo en la zono.

Unuafoje en ĝia historio, la Muluja, unu el la plej longaj riveroj de Maroko, ne plu elĵetiĝas en Mediteraneon. Eĉ pli grave, la marakvo retroiras en la enfluejon de la rivero, kaj detruas la ĉirkaŭajn agrikulturajn terojn.

Laŭ la ekologiisto Mohamed Benata, la fenomeno estas « katastrofa ». « Nun, la marakvo nutras la enfluejon de la Muluja ĝis preskaŭ 15 kilometroj. Ni trovas salon en la akvo ĝis ses, sep eĉ naŭ gramoj en ĉiu litro », li eksplikas.

 

La landoj de Magrebo estas inter la plej tuŝataj de la manko de akvo

La malfacila aliro al sana akvo tuŝas ĉiujn landojn de Magrebo. Alĝerio, Maroko, Tunizio kaj Libio apartenas al la 30 plej landoj minacitaj de la manko de akvo en la mondo, laŭ la klasifiko de la pensfabrikejo World Ressource Institute.

La rezervujo de Sidi Salem norde de Tunizio provizas akvon al preskaŭ kvarono de la loĝantaro de la lando. Ĝia baraĵo estas nur plenigita ĝis 17% el sia totala entenebleco.    

« Dum la dek lastaj jaroj, ekstremaj klimataj ŝanĝiĝoj okazis. Antaŭnelonge, ni suferis jen pri inundoj, jen pri foresto de akvo », konstatas la ĉefinĝeniero de la baraĵo Ŝerif Guesmi. « Ni ne ricevis veran pluvon de post 2018 kaj ni plu utiligas tiun akvon ».

En 2018, torentaj pluvoj falis sur la nord-orienton de Tunizio, nome ekvivalento ol ses monatoj da pluvoj en kelkaj horoj.

Hodiaŭ, la rezervujo malaltiĝis ĝis 15 metroj super ĝia nivelo de 2018.

 

« Tunizio adaptiĝu al manko de akvo »

« Tunizio adaptiĝu al manko de akvo », laŭ Hamadi Habaieb, respondeculo pri akvo-planado ĉe la tunizia ministrejo pri medio. « Kaŭze de la klimata varmiĝo kaj demografia kreskado, ĉiu tuniziano disponas pri 420 m3 da akvo jare, sed de nun ĝis 2050, tio estos multe malpli », li precizigas.

Ĉiuj landoj de Magrebo estas en situacio de « akvo-malriĉeco », fiksita de la monda banko je 1 000 m3 jare por ĉiu loĝanto. Plejparte el ili estas en « manko de akvo », nome malpli ol 500 m3.

Por adaptiĝi al la novaj klimataj kondiĉoj, la tunizia registaro rekomendis evoluigi la agrikulturon, kaj planti speciojn de arbo, kiuj rezistas al la nova nivelo de sekeco.     

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }