Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 novembre 2021 2 16 /11 /novembre /2021 20:27
Khalil MAZRAAWI / AFP

16/11/2021

Historia ondo de sekeco tuŝas Jordanion. Ses el la 17 baraĵoj sekiĝis. Por la dua plej malriĉa lando de la planedo, la situacio estas alarma, kaj la manko de akvo pezas sur la ĉiutaga vivo de la loĝantoj.

Kiam li lavas manĝilaron, Fares estas devigata kalkuli ĉiun guton. En la urbo Zarkao, kie li loĝas, 20 kilometrojn  for de Amano, la liveroj de akvo estas pli kaj pli maloftaj kaj pli kaj pli malabundaj.

« Kiam la akvo alvenas, ni ricevas nur kuban metron, ĉar la fluado estas malfortega, eksplikas Fares. Tio eĉ ne sufiĉas por trinki. Por vivi normale, ni bezonus miaopinie po 20 kubajn metrojn monate, ĉar ni estas dek personoj ĉi tie. »

Konsekvence, la familioj devas regule aĉeti rezervujojn al privataj entreprenoj, kiuj estas aparte multekostaj.

« Si ni havus akvon de la registaro same kiel aliaj regionoj, familio kiel ni pagus eble po 5 aŭ 10 dinarojn monate, asertas Fares. Sed ni devas pagi po 100 dolarojn monate, nome dekoble pli. Kaj se ni komparu kun niaj salajroj en Jordanio, tio reprezentas preskaŭ duonon el nia salajro. »   

Sed en la kvartalo de Fares, ĉiuj loĝantoj ne povas pagi tiajn sumojn. Ĉe Abuhttps://admin.over-blog.com/553642 Ŝaher vivas dek personoj, kaj en lia hejmo, la manko de akvo multobliĝas.

« Neniu havas monon, li diras. Ni ne havas monon por aĉeti akvo-rezervujojn al la privataj entreprenoj kaj la malfruaj liveroj akumuliĝas tagon post tago. Ni povas uzi nur tre malmulte da akvo, kaj tio ege suferigas nin. »

La jordanaj aŭtoritatoj malkaŝis, ke 6 el la 17 baraĵoj de la lando sekiĝis kaj sepa ŝajne estos tia post kelkaj semajnoj.

Sen helpo, Jordanio povos liveri akvon nur al du milionoj da loĝantoj, dum ĝia loĝantaro enkalkulas 10 milionojn. En 2020, la registaro lanĉis planon pri sensaligo de la Ruĝa maro. Sed la projekto ŝajne ne finiĝos antaŭ la jaro 2026.

La nura tuja solvo por plenigi la rezervujon estus reveno de la pluvo.         

03/11/2021

Irako : la manko de akvo instigas la loĝantojn forlasi siajn terojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/irako-la-manko-de-akvo-instigas-la-logantojn-forlasi-siajn-terojn.html

28/10/2021

Internacia Amnestio postulas urĝan helpon al Madagaskaro, kiu  alfrontas sekecon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/internacia-amnestio-postulas-urgan-helpon-al-madagaskaro-kiu-alfrontas-sekecon.html

02/10/2021

Ĉado : la lago Figuibine estas englutita de la dezerto : tio trudas la loĝantaron al migrado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/cado-la-lago-figuibine-estas-englutita-de-la-dezerto-tio-trudas-la-logantaron-al-migrado.html

18/09/2021

Zimbabvo : la klimataj migrantoj estas blokitaj inter sekeco kaj ciklonoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/09/zimbabvo-la-klimataj-migrantoj-estas-blokitaj-inter-sekeco-kaj-ciklonoj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }