05/05/2021
La kolero eksplodis pro projekto de imposta reformo, poste forigita fare de la prezidento Ivan Duque.
Malgraŭ la forigo de la disputita projekto, la stratoj ne malpleniĝas.
En Kolombio, preskaŭ dudek personoj mortis, kaj pli ol 800 estis vunditaj, dum manifestacioj kontraŭ imposta reformo. Tiuj ĉi komenciĝis pasintan semajnon. La mobilizado, kiu plu daŭris lundon 3an de majo, kondukis al la demisio de la ministro pri financo Alberto Carrasquilla, kaj al la interrompo de la projekto fare de la prezidento Ivan Duque.
La projekto pri imposta reformo, forigita dimanĉon vespere fare de la konservativa Ŝtatestro, estigis fortajn kritikojn. La opozicio, la sindikatoj kaj eĉ reprezentantoj de la reganta partio opiniis, ke ĝi tro tuŝas la mezan socian klason. Ili juĝis ĝin maloportuna, dum la pandemio de Kovim-19 (covid-19) pligravigas la ekonomian situacion de la lando.
431 personoj estis arestitaj
De post pasinta merkredo, la kvin tagoj da protestado okazigis la morton de 18 civiluloj kaj policisto. Tiu bilanco estis komunikita de la Defendanto de la popolo, publika organismo de protektado de la rajtoj. La ministrejo pri Defendo siaflanke menciis 846 vunditojn, inter kiuj 306 civilulojn. Krome, 431 personoj estis arestitaj dum tumultoj, kiuj okazis en kelkaj manifestacioj, kvankam plejparte el ili estis pacaj.
Dum la registaro deplojadis helpotrupon en la plej tuŝatajn urbojn, pluraj NeRegistaraj Organizaĵoj akuzas la policon, ke ĝi pafis al civiluloj.