Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mai 2021 2 04 /05 /mai /2021 21:18
Rafael Stedile

04/05/2021

Lindolfo Kosmaski estis 25-jara kaj kandidato por la posteno de konsilisto en 2020. Laŭ la Movado de la Senteraj Laboristoj, tio estas krimo de malamo.

La korpo de Lindolfo Kosmaski, GLATa aktivulo, kiu laboris kun la Movado de la Senteraj Laboristoj (MSL) estis trovita kalcinita sabaton vespere, en la municipo de São João do Triunfo, en la Ŝtato Paranao. La Movado opinias, ke la murdo estis motivita de homofobio.

Kosmaski estis 25-jara kaj kandidato ĉe la posteno de konsilisto de São João do Triunfo en 2020, nome de la PT (Partio de la Laboristoj). Aktiva en la movado, ĉefe la kolektivoj Senteraj GLATuloj kaj Tagoj pri agroekologio, la aktivulo frekventis la kolonion de Contestado en Lapa, ankaŭ en Paranao, kie li partoprenis al la profesia kurso en la Latin-amerika Lernejo pri agroekologio (ELAA ).

Lastatempe, la aktivulo estis instruisto en la reto de la Ŝtato Paranao, kaj lernis por magistreco ĉe la Federala Universitato de Paranao, en la kleriga programo pri scienco kaj matematiko.

En komunikaĵo, la Movado ploras la morton de Kosmaski: «En tiu dolora momento, la MSL sendas sian tutan solidarecon al la familio, la amikoj kaj postulas, ke la kompetentaj organoj povu rapidigi la enketojn kaj trovi la kulpintojn de tiu abomena krimo ».

En tiu sama dokumento, la Movado deklaris, ke ĝi postulos justicon kaj punon por la murdistoj de la junulo. « La MSL substrekas sian engaĝiĝon lukti por socio sen GLAT-fobio kaj konstruadi mondon, kie vivo kaj ĉiaj ammanieroj estas plene garantiataj. GLATuloj kaj Senteruloj havas la saman sangon.       

06/11/2016

Brazilo: Lernejoj de la Movado de la Senteruloj invaditaj de la polico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/11/brazilo-lernejoj-de-la-movado-de-la-senteruloj-invaditaj-de-la-polico.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }