Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mai 2021 4 06 /05 /mai /2021 21:03
© WFP/Oluwaseun Oluwamuyiwa

06/05/2021

Laŭ la Monda reto kontraŭ la nutraj krizoj, kiu grupigas la ĉefajn agentejojn kaj NROj, kiuj luktas kontraŭ malsato, la nombro de homoj, kiuj malsatas en la mondo kreskis de 135 ĝis 155 milionoj en 2020. La pandemio de Kovim-19 (covid-19), kaj ties ekonomiaj konsekvencoj ja pligravigis tiun bilancon, sed la ĉefa kaŭzo de la malsato kaj misnutrado en Afriko kaj en la mondo plu estas la konfliktoj.

155 milionoj da homoj suferis malsaton en la mondo en 2020. Tiu situacio senĉese difektiĝas de post 2016, kiam la "Monda reto kontraŭ la nutraj krizoj" publikigis siajn raportojn.

« Ni konstatis, ke la nombro de malsataj homoj konstante kreskas, substrekas Luca Russo, spertulo pri nutra krizo ĉe la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj. Kvin jarojn antaŭe, ili estis malpli ol cent milionoj, kaj nun estas 155 milionoj. Tio do estas vere struktura problemo ».

Tiun plagon kaŭzis konfliktoj kaj militoj. En Afriko, kie vivas 63% el la viktimoj de nutraj krizoj en la mondo, la malstabilaj landoj spertas la plej terurajn situaciojn.           

« Respublika Demokratia Kongo estas la lando, kie ni konstatas la plej altan nombron, kun hodiaŭ dudek milionoj da misnutrataj homoj. Estas tuŝataj ankaŭ pli malgrandaj landoj, sed ĉi tie la krizo estas vere profunda, kiel Centrafrika Respubliko, kie pli ol 50% el la loĝantaro hodiaŭ estas misnutrataj. Ankaŭ Sud-Sudano spertis malsategon en limigita areo de la lando en novembro, kaj Niĝerio, ĉefe Nord-Oriente, kaj Burkino. En tiuj landoj, ni konstatis preskaŭ malsategon. Ĉio tio estas ligita al konfliktoj ».

Ekde nun, la spertuloj ne aŭguras pliboniĝon en la jaro 2021.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }