08/04/2021
Bildo: loĝantino de Paraisopolis, unu el la plej grandaj ladurboj de la urbo partoprenas manifestacion en San-Paŭlo, Brazilo, la 18an de majo 2020. Ŝi postulas de la registaro de San-Paŭlo pli da helpo, dum la pandemio de kronviruso Covid-19.
La sanitara krizo kaŭzas pli kaj pli da maljusteco. Tion konstatis Internacia Amnestio.
Tiu dokumento substrekas, kiel la epidemio de Covid-19 pligravigas la neegalecojn inter riĉaj kaj malriĉaj landoj.
Atestas pri tio la demando pri vakcinoj. La okcidentuloj starigis «kvazaŭ-monopolon» koncerne tiujn vakcinojn, kiel bedaŭras la nova ĝenerala sekretariino de Amnestio, Agnès Callamard.
«Kiam ni demandas : «Ĉu ni povas pliigi la produktaĵon de vakcinoj, tiel ke la malriĉaj landoj povu profiti de ĝi ? Usono kaj Eŭropa Unio respondas: «Ne, ni ne povas dividi la patentojn, ni ne pretas dividi niajn sciojn».
Agnès Callamard
Ĝenerala sekretariino de Internacia Amnestio
La raporto de la NRO ankaŭ mencias, kiel la pandemio kaj ĉefe la lukto kontraŭ la pandemio pliigis la diskriminaciojn kaj la represion en multaj landoj.
«Registaro utiligis la pandemion de Covid-19 por malprogresigi la homajn rajtojn. Ni eĉ vidis en kelkaj lokoj amasajn arbitrajn arestojn laŭdirite pro motivoj ligitaj al kontraŭ-pandemiaj aranĝoj».
Netsanet Belay
Direktorino de la esploro kaj pledo por Afriko ĉe Internacia Amnestio.
Internacia Amnestio ankaŭ emfazas la damaĝojn de la rigorecaj politikoj, per buĝetaj tranĉaĵoj en la sansektoro de multaj landoj. La raporto mencias «sansistemojn neglektitajn», kies konsekvencoj suferigas multajn homojn pro saturitaj malsanulejoj.
Interaktiva mapo en la franca