/image%2F0553642%2F20210407%2Fob_455622_p25729066d4573609g.jpg)
07/04/2021
Laŭ la kvazaŭ definitiva rezulto publikigita ĉi-merkrede, maldekstra partio ekologiisma venkis senkonteste en la deputitaj balotoj, kiuj okazis en la dana memstara teritorio. Tio estas venko por la opoziciantoj al minprojekto, kio estis kore de la balotoj en Gronlando.
Dank’al 36,6% el la voĉdonoj, Inuit Ataqatigiit (IA), ĝis tiam en la opozicio, realigis la plej bonan rezulton. Altiĝo de pli ol 11 poentoj kompare kun la antaŭaj balotoj de 2018, laŭ la kvazaŭ kompleta kalkulo realigita je la 4a surloka horo kaj 30 (6h30 en la Universala Tempo - UT).
«Mi dankas la loĝantojn, kiuj fidis nin por meti homecon kore de la kvar venontaj jaroj», deklaris ĝia gvidanto Mute Egede ĉe la gronlanda televidkanalo KNR post la anoncoj de la rezultoj.
Tute kontraŭa al la ekspluatado de la kuŝejo de uranio kaj raraj teroj de Kuannarsuit ekstremsude de la teritorio, IA intencas haltigi ĝin. Tiu projekto, kiu kaŭzis gravan politikan krizon en februaro, estas je origino de la anticipaj balotoj.
La maldekstra partio ekologiisma venkas la Siumut (29,4 %), soci-demokrata organizaĵo, kiu dominas la gronlandan politikan vivon de la teritorio de post la memstariĝo de 1979, kaj estris la lokan elirantan registaron.
IA do akiros 12 el la 31 seĝoj de la Inatsisartut, la loka Parlamento, laŭ prognozoj, kontraŭ 8 ĝis nun. La Siumut, kiu siaflanke favoras la minprojekton de Kuannarsuit ŝajne akiros 10 seĝojn, unu pli ol la antaŭa mandato, kun pli bona rezulto ol antaŭvidite, kaj altiĝo de du poentoj kompare kun 2018.
Ties gvidanto Erik Jensen gratulis IA pro tiu sukceso konstatante, ke ĝia rivalo fariĝis «la plej granda partio» kaj povas postuli la postenon de Ĉefministro.
La plej juna Ĉefministro en la mondo
Sen havi absolutan plimulton, la plej probabla scenaro estas, ke nun IA alianciĝu kun unu aŭ du malgrandaj organizaĵoj por formi koalicion. Ĉe la televido, Mute Egede anoncis, ke li tuj komencos diskutojn por «pristudi malsamajn aranĝojn de kooperado», antaŭ ol formi registaran koalicion.
Aĝa je 34 jaroj, tiu deputito elektita de 2015 kondukas la organizaĵon maldektran-verdan de antaŭ iom pli ol du jaroj. Li tiel fariĝos la plej juna Ĉefministro en la mondo, eĉ se li ne estas plena registarestro.