Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mars 2021 6 27 /03 /mars /2021 18:54

27/03/2021

UNI-Komerco invitas la sindikatojn, la laboristojn kaj aktivulojn pri Homaj rajtoj kaj pri Laboro el la tuta mondo, postuli tuj de Metro A.G., ke ĝi reenpostenigu Tahir Mehmood, ĝenerala sekretario de la sindikato de la dungitoj de Metro Habib en Pakistano. Metro A.G estas germana multnacia entrepreno pri pogranda komerco de nutraĵaj varoj en 26 landoj en la mondo, sub la ŝildoj METRO kaj MAKRO, inkluzive de Pakistano, kie la laboristoj de Metro luktas de antaŭ sep jaroj por akiri kolektivan konvencion. La estraro de Metro-Pakistano kondukis kampanjon de kontraŭ-sindikata subpremado, timigante kaj persekutante la sindikatajn gvidantojn per avertoj, avizoj, ŝanĝoj de laborloko, profesia statuso, kaj maldungoj. Dum tiuj lastaj jaroj, pluraj sindikataj gvidantoj estis maldungitaj fare de Metro-Pakistan, inkluzive de ĉiu ĝenerala sindikato elektita de la sindikato de 2013. Pli frue, Metro maldungis Tahir Mehmood (la ĝeneralan surlokan sindikatan sekretarion) en februaro 2021 pro malasidueco okazinta en 2017. Tahir estas dungito de Metro-Pakistano de antaŭ 10 jaroj. Vi povas subteni Tahir kaj la pakistanajn laboristojn, sendante mesaĝon al la CHRO kaj la loka estraro de Metro ; kaj postulante reenpostenigon de Tahir, ke ĝi ĉesigu la kontraŭ-sindikatan subpremadon, kaj intertraktadu kun la sindikato por akiri kolektivan konvencion. 

Retmesaĝo : 

Sinjorino Andrea Euenheim, Direktorino de homaj resursoj de Metro AG

Mi eksciis, ke Tahir Mehmood, ĝenerala sekretario de la sindikato de la dungitoj de Metro Habib estis antaŭnelonge maldungita. Mi bedaŭrinde konstatas, ke Metro-Pakistano rifuzas de antaŭ 7 jaroj respondi al la peto de la laboristoj akiri kolektivan konvencion kaj maldungas multajn sindikatajn aktivulojn anstataŭ konsenti pri iliaj justaj postuloj. Mi petas de vi, tuj adopti la necesajn aranĝojn kaj agadi tiel, ke Metro-Pakistano respektu la sindikatajn rajtojn, komencu verajn intertraktadojn kun la sindikato kaj reenpostenigu la sindikatajn gvidantojn maldungitajn, interalie Tahir Mehmood.

Partenerece kun UNI-Komerco, UNI Global Union estas internacia sindikata federacio, kiu reprezentas pli ol 20 milionojn da laboristoj en pli ol 150 landoj, ĉefe dungitaj en la sektoro de servoj. UNI-Komerco estas unu el la sektoroj de UNI Global Union, kiu reprezentas pli ol 160 sindikatojn kaj pli ol 4 milionojn da laboristoj dungitajn en podetala kaj pogranda komerco.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }