Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mars 2021 7 28 /03 /mars /2021 20:28
AFP - RAKESH BAKSHI

28/03/2021

La barata registaro de Narendra Modi ne rezignas : laŭ ĝi, la Rohinĝoj estas kontraŭleĝaj enmigrantoj, kiujn ĝi intencas resendi al ilia origina lando, spite la riskojn, kiuj endanĝerigas ilian vivon. La Ĉefkortumo juĝis pasintan vendredon 26an de marto la kazon de unu el ili kaj la ekzekutivo kaptis la okazon por memorigi sian sintenon pri la demando.   

De 2017, la membroj de la islama komunumo Rohinĝa amase fuĝas la persekutojn, kies viktimoj ili estas en Birmo. Ili ŝajne estas almenaŭ 6 500 en Barato, detenitaj interalie en la kampoj de la Ŝtato Ĝamuo.

Pasintan vendredon, la plej alta institucio de la lando ekzamenis la azilpeton de la rifuĝinto Mohammad Salimullah. La viro estas subtenata de la fama advokato Prashant Bhushan. Tiu ĉi postulas, ke Barato provizu legitimilojn al ĉiuj Rohinĝoj. 

Sed laŭ la registaro, «Barato ne povas fariĝi la ĉefurbo de la kontraŭleĝa migrado». La Rohinĝoj estas laŭ ĝi, minaco por la sekureco de la nacio kaj estu elpelitaj. La Ĉefkortumo siaflanke prokrastis sian juĝon. 

«Ili riskas masakron, sed… » 

Dum lia pledo, la advokato memorigis, ke tiu deportado kontraŭas la baratan konstitucion kaj la internacian juron, baziĝante sur la perfortoj kaj murdoj, kies Rohinĝoj estas viktimoj. Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj ĉeestis, sed ne rajtis esprimiĝi.

«Ili riskas masakron, sed ni ne povas haltigi ĝin», deklaris la estro de la Ĉefkortumo. Barato tamen establu la birman naciecon de la rohinĝoj, antaŭ ol forpeli ilin.               

16/04/2020

Bangladeŝo sukuris 400 malsategajn Rohinĝojn, kiuj drivis en maro de antaŭ preskaŭ du monatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/bangladeso-sukuris-400-malsategajn-rohingojn-kiuj-drivis-en-maro-de-antau-preskau-du-monatoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }