Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mars 2021 5 26 /03 /mars /2021 22:29
© Survival

26/03/2021

Bildo : Infanoj manifestacias antaŭ la departemento de la arbaroj de Nagarhole.

Popolo de mielrikoltistoj komencas protestadon sen difina daŭro por restadi en rezervejo de tigroj. 

Du hindaj indiĝenaj komunumoj timas elpeladon de siaj teroj pro projekto de tigrorezervejo. La vilaĝanoj, membroj de la popolo jenu kuruba (mielrikoltistoj), skribis en 2020 al la usonaj aŭtoritatoj, kiuj finance subtenas tiun projekton en la Ŝtato Karnatako.

La tigrorezervejo de Nagarhole estis kreita sur la tribaj teroj de la Jenu Kuruba. La celo de tiu projekto patronita de la registaro estas «faciligi la memvolan translokon de la familioj, kiuj vivas ene de la arbaro al novaj lokoj ekster la arbaro», cele al kreado de rezervejoj por la tigroj. Laŭ la NRO Survival, temas fakte pri truditaj forpeladoj, kontraŭleĝaj nome de la barata kaj internacia leĝo. La projekto estas kondukita partnerece kun la Wildlife Conservation Society (kiu kreis la bestoĝardenon de Bronx, en Usono), kiu laboras en Barato.

La direktoro de Survival International, Stephen Corry, deklaris: «La grandaj NROj pri konservado longtempe konsideris la indiĝenajn popolojn kiel ĵeteblajn kaj ĝenajn, kaj volas forpeladi ilin de iliaj teroj (...) La registaroj ne financu la kontraŭleĝan akaparadon de la teroj kaj la NROj pri naturkonservado devas lerni kiel trakti la homojn kun respekto. Tempoj ŝanĝiĝas»                 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }