Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 septembre 2019 4 12 /09 /septembre /2019 19:11
LP/Arnaud Journois

12/09/2019

Bildo: Kalezo, la 3an de januaro 2019. Jam tri fojojn, Ahmad kaj lia familio provis la transpason al Britio. La lasta finiĝis per ŝippereo.

La migrantoj, kiuj provas transpasi la Manikon por atingi Brition, estas pli kaj pli multnombraj. Hieraŭ, ŝipo interkaptis du malgrandegajn boatojn, kiuj transportis 21 migrantojn. La plej senesperaj eĉ provas transpasi la markolon per naĝado. Ĝia plej malgranda larĝo atingas tridek kilometrojn.   

Tagon antaŭe, en Dovero, 86 migrantoj, unu el la plej altaj nombroj en daŭro de tago, estis interkaptitaj de la landlima polico. Laŭ la francaj maraj aŭtoritatoj, 1 450 migrantoj provis transpasi la Manikon de post januaro, kontraŭ 586 en 2018.

Ĉiuj esperas trovi pli bonan estontecon en Britio.

Ili pacience preparas sian transpason ĉe improvizita kampadejo, en Grande-Synthe, nord-okcidente de Francio, fronte al la britaj marbordoj. 

Lingard estas 10-jara, li estas iranano: «Ni provis transpasi la Manikon antaŭ-hieraŭ sed ni ne sukcesis. Nia malgranda boato renversiĝis, ĉar akvo penetris internen. Tiam, ni retroiris pro la malbona vetero».   

Ahmed Hamza Ahmad estas irakano: «Ĉiuj diras – kaj tio maltrankviligas la ĉi tieajn eksterlandanojn – ke se Britio forlasas Eŭropan Union, ni ne plu povos atingi ĝin, nek per kamionoj, nek per boatoj. Kaj, ke la Britoj pafos al ni per pistoloj».     

Britio traspertas periodon de granda politika streĉiteco de post la anonco pri la briteliro kaj la referendumo de 2016, dum kiu la migrada demando estis grava temo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }