Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 septembre 2019 3 11 /09 /septembre /2019 19:57
Abir Sultan/AFP — Getty Images

11/09/2019

Ok tagojn antaŭ la deputitaj balotoj en Israelo, la eliranta Ĉefministro promesis aneksi parton de la palestinaj teritorioj, se li estos reelektita. Benjamin Netanjahu celas la Jordanan Valon kaj la nordon de la Morta maro. Tiu estas frapa balota promeso, semajnon antaŭ necerta rezulto por la ĉefo de la registaro.

Ĉiutage, Benjamin Netanjahu volas domini la publikan debaton, ĉeesti en la televidaj novaĵoj kaj figuri sur la frontpaĝo de la ĵurnaloj. Post lia sensukcesa provo provizi la observantojn de la Likud per kameraoj en arabaj balotejoj, post lia malkaŝo de nova areo de nuklea produktado en Irano, li nun proponas aneksadon de parto el la palestinaj teritorioj.

«Hodiaŭ, mi anoncas mian intencon trudi la israelan suverenecon sur la Jordana valo kaj sur la nordo de la Morta maro, ekde la instalado de la venonta registaro», deklaris Benjanmin Netanjahu.

La  Jordana valo estas strategia areo, kaj larĝa interkonsento ekzistas pri ĝi en la israela politika klaso : okaze de pacakordo kun la Palestinanoj, ĝi restadu sub israela kontrolo. La ĉefo de la registaro juĝas nun, ke la kondiĉoj estas kunigitaj por tiu aneksado, kaj promesas fari de ĝi unu el la unuaj aranĝoj de la venonta registaro, se li estos reelektita.   

Plurfoje dum lia parolado, Benjamin Netanjahu petis de la israelanoj, ke ili konfidu al li klaran mandaton. Dum la rezulto de tiu baloto estas necerta, li provas mobilizi malantaŭ sia persono la dekstran elektantaron. Pasintan aprilon, fine de sia lasta balotkampanjo, li jam promesis aneksadon de tutaj partoj de Cisjordanio. Tio ŝajne estas strategio por eviti disiĝon de la dekstraj voĉoj.   

08/04/2019

Israelo : Benjamin Netanjahu intencas aneksi la koloniojn de Cisjordanio

 http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/israelo-benjamin-netanjahu-intencas-aneksi-la-koloniojn-de-cisjordanio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }