Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 septembre 2019 6 07 /09 /septembre /2019 17:51
FOTO / RYAD KRAMDI / AFP.

07/09/2019

Dum la reĝimo plu provas trudi prezidentan baloton kaj malhelpas la opozicion organiziĝi, malpermesante la kunvenojn, la Alĝerianoj konfirmas siajn postulojn : forigo de la reĝimo kaj instalado de vera demokratio, kiu respektas la volon de la popolo.

«La reĝimo deplojadas sian represian arsenalon por subpremi la por-hirakajn aktivulojn. Elektronika kontrolo, arestadoj kaj enkarcerigoj de la kontraŭ-sistemaj voĉoj sin sekvas», substrekas El Watan en artikolo subtitolita «Malbona periodo por la aktivuloj de la hirak», la popola kontest-movado, kiu skuas Alĝerion de pli ol ses monatoj.

«Tio verŝajne estas unu el la plej decidigaj vendredoj en la popola kontestado de post ĝia komenciĝo pasintan februaron», opinias siafanke TSA - Tout sur l’Algérie (Ĉio pri Alĝerio). Fakte, tiu vendredo estis markita de revigliĝo de la mobilizado. «La ferioj finiĝis, kaj la Alĝerianoj relaboras kun konstato : malmulte da progresoj estis faritaj de post la nuligo de la baloto, la 4an de julio», daŭrigas la retejo.               

TSA ankaŭ notas, ke la marŝado de tiu vendredo 6a de septembro «intervenas kelkajn tagojn post la alvoko de la armea stabĉefo, Ahmed Gaïd Salah, por organizo de prezidentaj balotoj kiel eble plej rapide, sugestante kunvokon de la elektantaro venontan 15an de septembro». Fronte al tiu obstineco, kia estos la reago de la manifestaciantoj?

Vendrede, fine de la mateno, TSA konstatas surloke, ke en Alĝero manifestaciantoj rifuzas la baloton, kaj pli amasiĝas horon post horo. Meze de la post-tagmezo, la retejo raportas : «Pacemaj manifestacioj okazas nun en pluraj urboj de la lando : Alĝero, Orano, Konstantino, Mascara, Mostaganemo, Tizi-Uzu, Jijel, Beĵaja, Tiaret, Ŝlef, Annaba.. postulante ŝanĝiĝon kaj rifuzante la balotojn kun la "isaba" (bandaĉo). En Alĝero, Beĵaja, Mostaganemo, Orano, Tizi-Uzu, la sukcesa mobilizado denove okazis».               

Okaze de tiu tago de manifestacioj, kiu markas la postferian periodon, kaj kies vetaĵo estis la nivelo de la mobilizado, la Alĝerianoj frontis sukcese la defion. 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }