09/09/2019
Historia interŝanĝo inter Ukrainio kaj Rusio okazis pasintan sabaton. Tiu evento, kiu koncernas sumon de 70 personoj estis tre atendita, dum streĉiteco plu daŭras inter ambaŭ landoj, de post 2014.
La du aviadiloj, kiuj transportis 35 ukrainiajn malliberulojn kaj 35 rusiajn malliberulojn alteriĝis respektive en Kievo kaj Moskvo, kadre de tiu senprecedenca interŝanĝo.
Laŭ registara informfonto, citita de la franca novaĵagentejo AFP, inter la liberigitaj enkarcerigitoj, figuras la kinisto kaj aktivulo Oleg Sencov. Li estis kondamnita je 20 jaroj da enkarcerigo fare de Moskvo, pro «preparado al terorismaj atakoj». Tiu afero estigis internacian kampanjon, postulante lian liberigon.
Tiu registara informfonto ankaŭ konfirmis, ke inter la 35 Ukrainianoj troviĝas 22 maristoj kaj du agentoj de la ukrainiaj spionservoj SBU, kaptitaj pasintjare fare de Rusio.
Ankaŭ Volodimir Tsemak, milita eks-ĉefo de la por-rusiaj separatistoj oriente de Ukrainio kaj ŝlosila atestanto pri la kraŝo de la flugo MH17, figuras inter la malliberuloj interŝanĝitaj de Ukrainio, laŭ tiu sama informfonto en Kievo.
«Unuaj paŝoj»
Tiu interŝanĝo estas «unua paŝo» al fino de la milito kun la por-rusiaj separatistoj, deklaris la ukrainia prezidento Volodimir Zelenskij. Tiu konflikto okazigis preskaŭ 13 000 mortintojn en daŭro de 5 jaroj. La rusia prezidento Vladimir Putin anoncis ĵaŭdon venontan «amasan» interŝanĝon de malliberuloj inter ambaŭ landoj, sen precizigi daton.
https://fr.euronews.com/2019/09/07/echange-historique-de-prisonniers-entre-l-ukraine-et-la-russie

25/08/2015
Rusio: severega puno kontraŭ la ukrainia reĝisoro Oleg Sencov kaj la ekologiisto kaj anarkiisto Aleksandro Kolĉenko
