Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 août 2019 4 22 /08 /août /2019 20:40
Greenpeace / Daniel Beltra / 2010

22/08/2019

Bildo: De pluraj semajnoj, incendioj detruadas la amazonan arbaron.   

Tio estas vera katastrofo. La amazonia arbaro, konsiderata kiel verda pulmo de la Tero, transformiĝas en fumon. De post la jarkomenciĝo 2019, la incendioj kreskis je 83% en la sektoro, detruante milojn da hektaroj. La sekeco kaj la fajroj kreitaj por transformi la arbarajn areojn en kulturajn zonojn, estas la kaŭzo de tiuj incendioj. La urbo San-Paŭlo eĉ estis plonĝita en mallumon dum la tago, kovrita per incendiaj fumoj devenantaj el miloj da kilometroj for.      

Tiaj bildoj estas impresaj. La amazonia arbaro suferas incendiojn de post julio. En la Ŝtato Rondonia, ĉe la bolivia landlimo, pli ol mil hektaroj da natura rezervejo malaperis. Fronte al la multobliĝo de fajroj, la Ŝtato Amazonas deklaris urĝan staton.

Laŭ la "Nacia instituto pri spaca esploro", la arbaraj fajroj en Brazilo kreskis je 83% de post la jarkomenciĝo 2019. Inter januaro kaj aŭgusto, 72 843 ekfajroj estis registritaj en la lando, kontraŭ 39 759 dum tuta jaro 2018. Kaj tiuj incendioj estas la rekta konsekvenco de la senarbarigo.

  

La incendiojn kaŭzas la senarbarigo   

La fajrojn kaŭzas la hakadoj per bruligado uzataj por transformi la arbarajn areojn en kulturajn kaj bredajn zonojn, aŭ por purigi zonojn jam senarbarigitajn, ĝenerale dum la seka sezono, kiu finiĝos post du monatoj. Tiu praktiko estas kontraŭleĝa, sed tamen estas praktikata. Sume, la senarbarigo en julio estas preskaŭ kvaroble supera al la sama monato de 2018.

La plej tuŝata Ŝtato estas Mato Grosso (centr-okcidento), kun 13 682 ekfajroj, t.e altiĝo je 87% kompare kun la tuta jaro 2018. Kaj la konsekvencoj sentiĝas ĝis San-Paŭlo, unu el la plej loĝataj urboj en la mondo. Dumtage, lundon 19an de aŭgusto, la loĝantoj estis proprasence plonĝitaj en mallumon. «Jen alarmo al la mondo: la ĉielo ĵus nigriĝis en San-Paŭlo kaj laŭ la meteologiistoj, la fumo devenas de la arbaraj fajroj, kiuj okazas milojn da kilometroj for», alarmas ĵurnalistino en Tvitero. «Imagu la amplekson de la incendioj, kapablaj produkti tiom da fumo! SOS», ŝi skribas. 

 

Jair Bolsonaro atakas la fremdan gazetaron 

Ĝuste, en la sociaj retoj, la mobilizado funkcias. Pli ol 150 000 referencoj estis uzitaj per la kradvorto #PrayForAmazonia, unu el la plej popularaj tendencoj nun en Tvitero. Sed la situacio ŝajne ne afekcias Jair Bolsonaro-n, kiu rifuzas kredi pri la nombroj de senarbarigo de la INPE. «Mi konvinkiĝas, ke la datumoj estas mensogoj», li deklaris al la brita ĵurnalo "The Guardian".

Sed ĉefe, la brazila prezidento plendis pri la bildo kaj akuzoj kontraŭ li, aperitaj en la fremda gazetaro. «Ni pli protektas la tropikan arbaron ol iu ajn alia lando. Neniu lando en la mondo havas la moralan rajton paroli pri Amazonio. Vi detruadis viajn proprajn ekosistemojn», li subskribis.

Jair Bolsonaro, investiturita en januaro 2019, estis elektita danke al la subteno de la agroaferistaj premgrupoj. Li neniam kaŝis sian volon fari de Amazonio eldoradon por la agrikulturaj kaj minaj investistoj, malfavore al la indiĝenaj popoloj kaj naturmedio. «De post la elekto de Jair Bolsonaro, ni spertas antaŭsignojn de terura katastrofo», skribis 13 reprezentantoj de la indiĝenaj popoloj pasintan 10an de aprilo en libera artikolo.      

02/01/2019

Brazilo: Bolsonaro intencas ekspluatadi la indiĝenan rezervejon Raposa Serra do Sol

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/brazilo-bolsonaro-intencas-ekspluatadi-la-indigenan-rezervejon-raposa-serra-do-sol.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }