02/01/2019
Bildo: Indiĝenoj de la rezervejo Raposa Serra do Sol fronte al policistoj dum manifestacio en Braziljo, la 25an de aprilo 2018.
Raposa Serra do Sol, kie vivas 17 000 indiĝenoj, estas ankaŭ la dua plej granda rezervo de uranio en la mondo.
La elektita prezidento de Brazilo asertis lundon 17an de decembro, ke li klopodos por ekspluatadi la naturajn resursojn de giganta indiĝena rezervejo en Amazonio, situinta ĉe la landlimo kun Venezuelo kaj Gviano.
Dum inaŭgura ceremonio en Rio, li menciis la potencialon de la rezervejo Raposa Serra do Sol, oriente de la Ŝtato Rorajmo (nordo). «Tiu regiono estas la plej riĉa en la mondo. Ni povas ekspluatadi ĝin el racia maniero. Koncerne la indiĝenojn, ni pagos al ili monkompensojn kaj integros ilin al la socio», deklaris S° Bolsonaro.
La Raposa Serra do Sol, limdifinita en 2005, disvastiĝas laŭ 17 000 km². Tie vivas ĉirkaŭ 17 000 indiĝenoj. Ĝi entenas gravajn kuŝejojn da ercoj kiel la niobio, malpeza metalo uzata en ferindustrio kaj aeronaŭtiko, kaj plej granda rezervo de uranio en la mondo. Tiu areo enhavas ankaŭ abundajn rezervojn de oro, stano, kupro kaj diamantoj.
Rezervejoj «supermezuraj»
Dum lia kampanjo, kaj malmulte post lia venko en la prezidenta baloto pasintan oktobron, la eks-militisto deklaris, ke li revizios la mapon de la indiĝenaj rezervejoj, juĝante ilin «supermezuraj». «La indiĝenoj ne povas restadi izolitaj en limigita areo, kiel bestoj en bestoĝardeno», opiniis S° Bolsonaro en intervjuo antaŭ kelkaj monatoj. Tiuj personoj estas «homoj kiel ni. Ili povas evolui, havi elektron, kuraciston, dentiston, interreton, ludi futbalon».
La elektita prezidento, kiu kontestas la partoprenon de sia lando al la Pariza akordo pri la klimato, menciis ankaŭ la eblon rekomenci la studaĵojn pri konstruado de hidroelektraj centraloj en Amazonio. Laŭ la spertuloj, tia iniciativo perturbus la ekosistemon de la riverego Amazono kaj ties enfluriveroj, kaj devigus delokigon de loĝantaroj.

