Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mai 2019 1 20 /05 /mai /2019 14:34

 

20/05/2019

Dekoj da miloj da personoj manifestaciis ĉi-dimanĉon 19an de majo tra Eŭropo kontraŭ ekstremdekstro. Sed ja en Germanio, kie tiu iniciativo naskiĝis, la mobilizado estis la plej grava. 

«Kontraŭ naciismo», estis la agadvorto de pluraj manifestacioj pasintan dimanĉon en la grandaj urboj de Germanio. En Berlino, Kolonjo, Munkeno aŭ Hamburgo, dekoj da miloj da personoj mobiliziĝis, semajnon antaŭ la eŭropa baloto, kontraŭ la laŭdirita «Eŭropo de la Nacioj»., kion deziras la eŭropaj ekstremdekstroj .

«La ludkartoj jam estas disdonitaj, deklaras tiu aktivulo. Ĉi-foje, ni mobiliziĝas kontraŭ la ekstremaj naciistoj kiel FPÖ kaj AFD, kiuj volas kunfondi grupon ĉe la eŭropa parlamento. Kaj tio, kune kun tiu rasisma Salvini. Sed la situacio ŝanĝiĝos»     

En Kolonjo, laŭ la organizantoj, 45 000 personoj manifestaciis, multe pli ol la esperitaj 25 000. En Berlino, 20 000 personoj surstratiĝis.

«Estas alarme vidi, kiom da dekstraj partioj estas aktivaj ne nur en Germanio, diras virino, sed en tuta Eŭropo. Ni devas kalkuli pri la historiaj lecionoj. Nia respondeco do estas baloti kaj leviĝi kontraŭ la dekstro, kaj manifestacii».

Vasta kolektiĝo de la germanaj kaj eŭropaj maldekstroj manifestaciis. En la homamaso en Berlino, troviĝis pelmele Soci-demokratoj, Verduloj, la NROj Greenpeace, Attac, sume cento da civitaj organizaĵoj, asocioj kaj politikaj partioj.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }