
18/05/2019
Ili ĉiuj surstratiĝis por rifuzi la aktivecojn de la usona firmao Monsanto, aĉetita pasintjare de la germana grupo Bayer.
En Francio, manifestacioj kontraŭ la agrokemia giganto estis organizitaj ĉi-sabate, en kvardeko da urboj, inter kiuj Renno, Parizo, Liono aŭ Lillo.
Kolektiĝoj okazis ankaŭ en Germanio, Svislando, Serbio, Usono aŭ Argentino, lando malsana je glifosato.
Popola premo kaj civitaj iniciativoj
De pluraj jaroj, la popola premo kreskas kontraŭ Monsanto, la giganto pri Genetike Modifitaj Organismoj (GMO). Krom tiu tutmonda marŝado kreita en 2013, aliaj iniciativoj naskiĝis, kiel tiu de la «Internacia tribunalo Monsanto».
En 2016, «civita proceso», kun veraj juĝistoj estis organizita en Hago, Nederlando, por juĝi la firmaon «pro malobservadoj de Homaj rajtoj kaj pro ekocido». La «kvin juĝistoj esprimis konsultiĝan opinion, kaj konkludis, ke la aktivecoj de Bayer-Monsanto havas negativan efikon kontraŭ la fundamentaj homaj rajtoj».
La franca ĵurnalistino kaj reĝisorino Marie-Monique Robin, aŭtoro interalie de filmoj kaj libroj «La mondo laŭ Monsanto» kaj «La Roundup fronte al siaj juĝistoj» dokumentis la tutan procezon de tiu tribunalo, raportita en la ĉi-suba filmo (diverslingve, subtekstita en la franca):
