Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 janvier 2019 3 23 /01 /janvier /2019 16:48

23/01/2019

Bildo: La ekvadoraj indiĝenoj perdis sian lukton  kontraŭ Texaco/Chevron ĉe la arbitracia kortumo de Hago (Video).  

Tiu ĉi-suba kampanjo kolektas pli ol 150 asociojn, sindikatojn kaj sociajn movadojn, el pli ol 16 eŭropaj landoj: 

«La traktatoj pri komerco kaj investado atribuas hodiaŭ al la multnaciaj entreprenoj ekscesajn rajtojn, kaj ebligas ilian aliron al sistemo de paralela justico, kiu protektas ilin.

Ni petas de Eŭropa Unio kaj de ties Membro-ŝtatoj, ke ili metu finon al tiuj privilegioj, nuligante la arbitraciajn klaŭzojn inter investistoj kaj Ŝtatoj, el la validaj traktatoj pri komerco kaj investado, kaj ke ili rezignu tiajn traktatojn estontece.

«Ni ankaŭ petas de Eŭropa Unio kaj de ties Membro-ŝtatoj, ke ili subtenu la nunajn intertraktadojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj, cele al adopto de deviga traktato koncerne la rilaton de la multnaciaj entreprenoj kun Homaj rajtoj, kaj haltigu ilian nepunitecon».

Eŭropa Unio kaj ties Membro-Ŝtatoj devas enskribi en sian leĝaron devigojn, kiuj trudas la transnaciajn entreprenojn respekti Homajn rajtojn kaj medion dum iliaj aktivecoj kaj operacoj en la tuta mondo.

La viktimoj pri domaĝ-kompensoj kaj diversaj malobservadoj, inter kiuj atencoj kontraŭ Homaj rajtoj, estas mistraktitaj fare de la entreprenoj, kaj devas havi alireblecon al justico.

                      

Subskribu nun: 

Pli ol 3 400 traktatoj pri komerco kaj investado protektas la multnaciajn entreprenojn, kaj ebligas ilin ataki la justicon de la Ŝtatoj, pere de sistemo de paralela justico, t.e la arbitracio inter investistoj kaj Ŝtatoj. Neniu fako estas domaĝita de tiuj grandaj entreprenoj, kiuj unu post la alia kontestas la publikajn politikojn pri ĝenerala intereso koncerne sanon, impostsistemon, medion, minimuman salajron, ktp... 900 kazoj da arbitracioj estas tiel censitaj!

Inverse, neniu internacia traktato devigas ilin respekti Homajn rajtojn kaj medion.

La multnaciaj entreprenoj ne plu disponu pri tiaj privilegioj. Male, ili estu submetitaj al novaj reguloj, por trudi ilin respekti la homajn rajtojn kaj la medion tutlonge de la valorĉeno.

Dum baldaŭ okazos diversaj internaciaj kaj eŭropaj intertraktadoj, la civitanoj havas senprecedencan oportunon por igi ĉesigi la arbitracion inter investistoj kaj Ŝtatoj, subteni la adopton de devigaj reglamentoj nivele de Eŭropo kaj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj garantii alireblecon al justico por la popoloj kaj komunumoj afliktitaj de la ekscesoj de la multnaciaj entreprenoj.

Multlingva peticio:

https://stopisds.org/es/accion/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }