Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 janvier 2019 2 22 /01 /janvier /2019 21:56
Zena Tahhan/Al Jazeera

22/01/2019

La familio Sabag estos baldaŭ elpelita el sia hejmo, kie ĝi vivas de antaŭ pli ol sesdek jaroj en la kvartalo Ŝejk Ĵara en Orienta Jerusalemo, parto de la urbo kontraŭleĝe aneksita de Israelo.

Konsiderata kiel juda proprietaĵo antaŭ la israela-araba milito de 1948, la tereno estis reaĉetita de asocio de israelaj kolonianoj, kiuj petas elpeladon de ĝiaj palestinaj okupantoj: ili forlasu la lokojn antaŭ fine de februaro. Tiu decido estis denuncita de la ĉefoj de la diplomatiaj misioj de Eŭropa Unio, ĉeestantaj surloke.    

En tiu misforma loĝejo, kore de la kvartalo Ŝejk Ĵara, loĝas la 32 membroj de la familio Sabag, hodiaŭ minacita je elpelado. Sed Muhammad ne intencas foriri. «Ni batalas pacmaniere por restadi en nia hejmo, ni ne foriros», li certigas. 

La sepdekjara viro rakontas sian historion antaŭ eŭropaj diplomatoj: la domo estis konstruita en 1956 por reloĝigi la familion Sabag, rifuĝintoj kiuj estis devigitaj forlasi sian hejmon de Jafo post la kreado de la Ŝtato Israelo. La tereno, kiu apartenis al juda familio estis poste reaĉetita de organizaĵo de israelaj kolonianoj. Post jaroj da lukto ĉe tribunaloj, la justico ekdecidis: la palestinaj loĝantoj devas forlasi la lokojn meze de februaro.

Tiu decido estas kontraŭ-leĝa, laŭ Pierre Cochard, ĝenerala konsulo de Francio en Jerusalemo. «Tiu afero okazas en teritorio okupaciata en Orienta Jerusalemo, kaj la internacia juro malpermesas truditajn delokigojn de loĝantaro, li substrekas. Ni do estas koncernataj de tiu potenciala malobservado de la internacia juro. Israelo kompreneble ne agnoskas ĉi tie, la aplikadojn de la rezolucioj de la Konsilio pri sekureco. Tio ne malhelpas nin ripeti nian opinion pri la temo, kaj insisti, ke ili estu respektataj». La lasta apelacio de la familio Sabag estis forpuŝita de la israela Ĉefkortumo.

Alia familio, la familio Ŝamasne, estis elpelita el ties loĝejo de Ŝejk Ĵara en septembro 2017 (video).

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }