
24/01/2019
Angolo malaperigis el sia punkodo artikolon, kiu celis la «kontraŭ-naturan malvirton», komprenatan kiel malpermeson de la seksaj rilatoj inter samseksaj personoj. Tio reprezentas progreson al «egaleco», laŭ Human Rights Watch.
Angolo estas la unua lando, kiu malkriminaligas samseksemon en 2019. Pasintan 23an de januaro, la lando malaperigis el sia punkodo artikolon, kiu kondamnas la «kontraŭ-naturan malvirton», oftege komprenitan kiel malpermeson de la seksaj rilatoj inter samseksaj personoj. Ĝi estis enkondukita de la Portugaloj dum la kolonia periodo.
«Forpuŝante tiun arkaikan kaj insidan restaĵon de sia kolonia paseo, Angolo evitas diskriminacion kaj adoptas egalecon», reagis en gazetkomunikaĵo la direktoro pri GLATI-aj aferoj ĉe Human Rights Watch, Graeme Reid. Li aldonas:
«La 69 aliaj landoj de la mondo, kiuj plu kriminaligas la «interkonsentajn» kondutojn inter personoj je sama sekso sekvu ĝian ekzemplon».
La angola registaro ankaŭ enskribis en la leĝon, malpermeson de la diskriminacioj kontraŭ la GLATI-aj personoj. Kaj tio ne estas la sola progreso. Laŭ Human Rights Watch, ĉiu persono, kiu rifuzus dungadi aŭ provizi servojn al persono pro ties seksorientiĝo, submetiĝos al maksimuma puno je du jaroj da malliberejo.
«Historia momento»
Pasintan junion, la angola ministrejo pri Justico laŭleĝigis por la unua fojo en la lando, asocion kiu defendas la rajtojn de la GLATI-aj personoj.
«Tio estas historia momento» post kvin jaroj da ekzistado, ĝojis tiam Carlos Fernandes el la asocio Iris Angola, kiu akiris la aprobon de la aŭtoritatoj. «Ni turnas la paĝon por ĉiuj samseksemaj civitanoj, kiuj de nun konsistigas komunumon agnoskitan de la Ŝtato, kaj eĉ pli legitimas nian organizaĵon», li aldonis.
En tiu aŭstrala Afriko, la leĝo nenion diras pri la samseksemulo, sed la GLATI-a komunumo regule raportas diskriminaciojn koncerne aliron al sano kaj edukado.
