Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 janvier 2019 7 13 /01 /janvier /2019 20:26
Foto: Pablo Tosco/Oxfam

13/01/2018

Bildo: la kampadejo de rifuĝintoj en Idomeni, Grekio, marto 2016. 

En raporto, la NeRegistara Organizaĵo OXFAM atentigas la grekajn kaj eŭropajn aŭtoritatojn pri la vivkondiĉoj en la kampadejoj de migrantoj en Grekio. Mardon, juna kamerunano 24-jara estis trovita mortinta en la kampadejo de Moria sur la insulo Lesbo. La kaŭzo de lia morto ne ankoraŭ estas demonstrita, dum malsekureco kaj malvarmo minacas.

 

Bezono de kuracistoj kaj psikologoj

Centoj da gravedaj virinoj, neakompanataj neplenaĝuloj, kaj personoj, kiuj postvivis torturojn estas forlasitaj en la kampadejoj de rifuĝintoj sur la grekaj insuloj. Laŭ Marion Bouchetel, de la NRO OXFAM, «pluraj antaŭaj raportoj jam montris, ke la virinoj plendas pri la manko de sekurecaj agentoj en sia areo. Ili ne sentas sin en sekureco».

La NRO alvokas la grekajn kaj eŭropajn aŭtoritatojn, ke ili urĝe sendu personaron surloken, interalie kuracistojn, psikologojn, ĉefe en la kampadejo Moria. Tie, virinoj kontraŭvole decidis surhavi vindaĵon vespere, por atingi necesejon. Ili preferas ne eliri el siaj tendoj. «Pasintjare, okazis manifestacio, ribeloj, kelkfoje perfortaj» precizigas Marion Bouchetel.

 

Ĉu Eŭropo estas sufiĉe efika?            

Eŭropa Unio kaj Grekio estas vigle kritikataj. Laŭ Dimitri Avramopulos, Eŭropa komisaro pri la migradoj, la aŭtoritatoj faras ĉion laŭeble. 

«Ni kunlaboras kun la grekaj aŭtoritatoj. Ni sugestas. Ni helpas ilin kaj daŭre faros. Ni same faras kun aliaj landoj, kiuj estas sub premo, kiel Hispanio, Malto kaj Italio. Tio estas nia rolo, kaj la Eŭropa Komisio plenumas sian rolon respondece», li deklaris.

 

Ne akvo pro la malvarmo

Nur 40 kilometrojn proksime de Ateno, la migrantoj frontas tre malfacilajn veterajn kondiĉojn. La kampadejo de rifuĝintoj Malakasa akceptas 1 400 migrantojn, precipe afganojn. Forlasante la insulojn por iri al la kontinento, plejparte atendis pli dignajn vivkondiĉojn. Iliaj esperoj estis trompitaj. «De du tagoj, pro la aĉa vetero, ni ne havas akvon. Ni ne povas lavi nin. Pluvis, nun neĝas. Ĉio estas frostigita. Ni havas kelkajn hejtilojn, sed ili ne sufiĉas. Ni ne scias kion fari, ni ne atendis tion» rakontas Karima Husina, afgana migrantino.

Malgraŭ la mono ricevita de Grekio por fronti la administradon de la migrantoj, iliaj vivkondiĉoj ne pliboniĝas. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }