Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 janvier 2019 1 14 /01 /janvier /2019 16:40
Foto: Richard Wainwright / AAP

14/01/2019

Bildo: Kolektiĝo favore al S-ino Dhu, virino Ŭatjari, malliberigita pro nepagita monpuno, kaj kiu mortis en malliberejo. Ili postulas de la registaro de Okcidenta Aŭstralio, ke ĝi modifu la leĝon, kiu punas ŝuldantojn al malliberejo.

Lundon 7an de januaro en Aŭstralio, la organizaĵo Sisters Inside lanĉis monkeston por liberigi aborigenajn virinojn malliberigitajn.  

La Ŝtato Okcidenta Aŭstralio fakte estas la nura Ŝtato de la lando, en kiu ŝuldantoj estas enkarcerigitaj. Tiu leĝo ĉefe celas la aborigenajn virinojn, kiuj ofte ne povas pagi siajn ŝuldojn.  

Post dek tagoj, la organizaĵo kolektis pli ol 275 700 eŭrojn, kaj jam sukcesis akiri liberigon de virino, kiu eliris merkredon el la malliberejo. Debbie Kilroy estas direktorino de  Sisters Inside. Ŝi eksplikas, ke la aborigenaj patrinoj estas la ĉefaj viktimoj de tiu leĝo, pro ilia malriĉeco.    

«Ili estas ege mistraktitaj, konforme kun tiu koloniismo, kiu daŭras. Kaj ĉio estas uzata por minaci ilin: depreno de iliaj gefiloj, malliberigo, malriĉeco, perforto, genocido kaj rasismo», certigas la respondeculo de la organizaĵo.

Por tiuj virinoj en granda malstabileco, tiu leĝo estigas malvirtan cirklon. Ĉar ju pli ili malfruiĝas en ilia pago, des pli la monpuno amasiĝas. Kaj des malpli ili povas repagi.

«Virino kelkfoje ricevas monpunon je 300 eŭroj, ŝi daŭras. Sed ĝis la apero de la oficiala juĝo, la monpuno povas kreski ĝis 2 000 eŭroj. Do, ni intertraktas kun la administracio, ke la virinoj ne pagu tiujn pliajn ŝuldojn».

La registaro de Okcidenta Aŭstralio promesis, ke tiu leĝo estos modifita en junio. Sed laŭ Debbie Kilroy, tio ne sufiĉe rapidas. Ŝi postulas tujan revizion, por eviti novajn enkarcerigojn. Kaj ŝi insistas: malriĉeco ne estas krimo.

22/11/2017

Aŭstralio: la aborigenaj infanoj estas viktimoj de malhumanaj ekscesoj en malliberejoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/11/australio-la-aborigenaj-infanoj-estas-viktimoj-de-malhumanaj-ekscesoj-en-malliberejoj.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }