Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 décembre 2018 1 17 /12 /décembre /2018 17:59

17/12/2018

Deveninte de Gvatemalo, la knabino trapasis la landlimon, akompanata de 162 aliaj personoj. Ŝi mortis kelkajn horojn post detenado ĉe la landlima polico, pro eblaj konsekvencoj de deshidratigo kaj grava kolapso je sangocirkulado. 

La morto de knabino 7-jara, okazinta pasintsemajne en El Paso, Nov-Meksiko, «plu atentigas pri la detenkondiĉoj en la lokoj de la usonaj Doganservoj kaj Protektado de la Landlimoj (DPL), pli kaj pli troloĝataj pro la alfluo de familioj devenintaj de Centra Ameriko, kiuj provas akiri azilon en Usono», substrekas la Washington Post.         

Laŭ la ĵurnalo, la knabino kaj ties patro, originaj de Gvatemalo, «estis enkarcerigitaj la 6an de decembro je la 10a horo vespere en la lokoj de la "Doganservoj kaj Protektado de la Landlimoj", sude de Lordsburg en la Ŝtato Nov-Meksiko».

Pli ol ok horojn post sia alveno, «ĉirkaŭ la 6h25 matene», la knabino komencis «konvulsii». La sukurservoj senditaj surloken konstatis, ke ŝia korpa temperaturo «atingas preskaŭ 42°C, kaj laŭ deklaracio de la federala agentejo, ŝi nek manĝis, nek trinkis akvon de pluraj tagoj».

Urĝe transportita al pediatria malsanulejo de la Providence ĉe El Paso, «la knabino mortis malpli ol dudek kvar horojn post sia alveno». Laŭ unua diagnozo, ŝian morton kaŭzis «kolapso je sangocirkulado, febro kaj deshidratigo».

  

«Kulturo de krueleco»  

«La DPL publikigis nek la nomon de la patro nek tiun de la knabino», mencias la ĵurnalo. Interna enketo estis malfermita por scii, ĉu la kutimaj proceduroj ja estis respektitaj.

Ĝenerale, «al la migrantoj detenitaj de la landlima polico, estas proponitaj akvo kaj nutraĵo», sed «estas nesciate nun, ĉu la knabino ricevis provizojn kaj medicinan ekzamenon antaŭ sia serio da gravaj sanproblemoj».

Laŭ la asocio ACLU, ĉefa organizaĵo de defendo de la civitaj liberecoj en Usono, tiu dramo estas la simptomo de «kulturo de krueleco» ene de la landlima polico. La fakto, ke la morto de la knabino estis sciata post semajno, montras ankaŭ la mankon de travidebleco, kiu regas ene de la "usonaj Doganservoj kaj Protektado de la Landlimoj".        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }