Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 décembre 2018 7 16 /12 /décembre /2018 17:43

16/12/2018

La 27-an de novembro, post kvin semajnoj da partaj strikoj, sekcion post sekcio, la liberala registaro leĝigis tiel, ke pli ol 50 000 kanadaj poŝtistoj estas devigataj reiri al la laboro. Pro tio, ili perdis sian rajton al libera kaj justa  intertraktado kaj striko, malrespekte al la kanada Ĉarto pri Rajtoj kaj Liberecoj. 

Nuligante la rajton de la laboristoj al striko kaj intertraktadoj, la registaro definitive decidis, ke la entreprenoj pli gravas ol la rajtoj garantiataj de la Ĉarto de la laboristoj.

De pli ol jaro, la sindikato de la poŝtlaboristoj intertraktadas cele al akordo pri kolektivaj konvencioj, pritraktantaj la ĉefajn problemojn, kiuj afliktas la laboristojn de antaŭ jaroj: ega procento da vundoj, neegalecoj, elĉerpiĝo, kaj uzado de provizoraj laborpostenoj. La registaro ne nur nuligis la rajton al striko, ĝi ankaŭ trudis la laboristojn reiri al la laboro, kaj fronti denove la samajn problemojn nesolvitajn, dum la plej ŝarĝita periodo de la jaro.    

De kiam la poŝtistoj estis laŭleĝe devigitaj reiri al la laboro, la sindikata movado kaj membroj de la komunumo kolektiĝis por organizi strikpostenojn, kaj manifestaciis en multaj servoj de Poŝto-Kanado en la tuta lando, solidarece kun la poŝtistoj. Kelkaj subtenantoj eĉ estis arestitaj, senatende malliberigitaj, kaj devas aperi antaŭ tribunalo komence de 2019.

Fonduso estis kreita por pagi la justic-kostojn. Se vi deziras donaci, bonvolu viziti la retpaĝon GoFundMe.

La rajto al intertraktado de kolektivaj konvencioj, kompletaj kaj justaj, la fundamenta rajto al striko garantiata de la Ĉarto plu meritas defendadon. La dungantoj kaj registaroj neniam donas al ni rajtojn sen lukto, ni ĉiam estas devigataj batali por akiri ilin. Helpu la CUPW-STTP fari ĝin: sendu protestmesaĝon al la registaro de Kanado.  

Retmesaĝo

Sinjoro Ĉefministro,

Mi skribas al vi, por esprimi mian opozicion al uzado de leĝaro, fare de la registaro, kiu ebligas devigan revenon al la laboro. Tio nuligas la strikrajton de la laboristoj de la CUPW-STTP. Mi postulas de vi, ke vi petu de Poŝto-Kanado, ke ĝi denove intertraktadu cele al starigo de justaj kolektivaj konvencioj por la laboristoj, kaj favoraj al ekonomio.

Striko estas la lasta rimedo por sindikato, por fari premon al dunganto, kaj akiri intertraktadon por kolektivaj konvencioj. La Ĉefkortumo de Kanado decidis en 2015, ke la strikrajto estu protektata de la Ĉarto pri Rajtoj kaj Liberecoj. La CUPW-STTP partoprenis partajn strikojn, sekcion post sekcio – aranĝo memvole decidita por maksimumigi la premon kontraŭ Poŝto-Kanado kaj minimumigi la konsekvencojn por la publiko – tiam vi nuligis tiun rajton.

Kun la leĝprojekto C-89, vi atakis ne nur la 50 000 membrojn de la CUPW-STTP, sed ankaŭ ĉiujn sindikatajn laboristojn de la lando, milionojn da Kanadanoj, kiuj laboregas kaj pagas impostojn.

Vi cedis al la deziroj de la entreprenoj. Kial vi ne uzis vian potencon por postuli de la Prezidantino de Poŝto-Kanado, Jessica McDonald, ke ŝi komencu intertraktadi serioze kun la CUPW-STTP, cele al starigo de kolektivaj konvencioj? Plie, kiam vi nomumis mediaciiston, vi subfosis la procezon signalante al Poŝto-Kanado, ke leĝaro pri reveno al la laboro estas eblo.             

Via decido leĝigi pri la strikrajto dubigas pri via respekto al la aliaj fundamentaj rajtoj de la individuo, rajtoj kiujn vi laŭdas ĉi tie kaj en la tuta mondo.

Ĉu vi forlasos ilin, dum longa tempo estis necesa por konkeri ilin, aŭ ĉu la interesoj de la entreprenoj estos obstaklo al ilia respekto?

Sinjoro Ĉefministro, ni esperas, ke vi pretas fari el Kanado pli bonan kaj justan lokon por la laboristoj – kaj ne lando je la servo de la entreprenoj.

Intertraktadu, ne leĝigu.

Kore,

Partnerece kun CUPW, la sindikato de la poŝtlaboristoj. La CUPW reprezentas 50 000 membrojn, kiuj laboras por Poŝto-Kanado en la tuta lando.

 

https://www.youtube.com/watch?v=CZNSvwsQsJc

 

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }