Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 août 2018 5 31 /08 /août /2018 15:33

31/08/2018

Bildo: Konstruaĵo nun uzata kiel lernejo, akceptis longtempe la familiojn de Rwamutunga delokitaj de siaj teroj, novembro 2017. rfi/Gaël grilhot 

En Ugando, nafto-impetego instigas la vilaĝanojn al ekzilo. Miloj da personoj estis forpelitaj de siaj teroj por cedi la lokon al la grandaj petrol-kompanioj. Malofte la eksproprietigitoj estas ĝuste monkompensitaj, aŭ eĉ reloĝigitaj. 

En Ugando, ĉiuj konas Rwamutunga, kaj ties centoj da nevenkeblaj loĝantoj, kiuj finfine venkis en sia lukto. Ili ricevis permeson reveni hejmen. La konstruado de uzino pri traktado de petrol-forĵetaĵoj estis planita anstataŭ ilia vilaĝo. Ili estis forpelitaj en 2014, devigataj tendumi en kampo, du kilometrojn for de tie, dum du jaroj kaj duono. Openjitto Agassa priskribas terurajn vivkondiĉojn, kiuj kaŭzis, li diras, la morton de 15 vilaĝanoj kaj tri novnaskitoj. «Ni ege koleras, ke nafto povu havi tiajn konsekvencojn», li konfidas. Rwamutunga estas la kaŝita flanko de la uganda petrol-miraklo.

     

Almenaŭ 15 000 personoj estis forpelitaj 

Tiu malgranda kaj malriĉa lando de Afriko, kun 40 milionoj da loĝantoj, ekscitas de nun avidecon. Kolosaj rezervejoj da nafto estis malkovritaj ĉi tie, antaŭ dek jaroj, sur kaj ĉirkaŭ la Albertlago. La ekspluatado estis konfidita interalie al la franca petrolkompanio Total, kiu planas komenci la ekspluatadon post du jaroj. Por prepari sian instaladon, la petrol-kompanioj bezonas akiri vastegajn terojn, kelkfoje per strangaj aĉetmetodoj. Nome de la nacia intereso, la loĝantoj aŭ la proprietuloj estas truditaj vendi siajn terojn. La uganda leĝo nur indikas, ke devas ekzisti justa kompenso en mono aŭ naturaĵoj. Almenaŭ 15 000 personoj ŝajne estis forpelitaj en Ugando, viktimoj de batalo por la tero, ekscitita de la mono de la nafto.        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }