Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mai 2018 7 13 /05 /mai /2018 20:00

13/05/2018

Nova krimo kontraŭ la defendantoj de naturmedio estis plenumita sur la sud-amerika kontinento. En Kolombio, la Internacia federacio pri la homaj rajtoj (FIDH) anoncis, ke du aktivuloj, kiuj kontraŭstaris la konstruadon de hidroelektra centralo, estis murditaj komence de la monato. 

Merkredon 2an de majo, je la 11a horo matene, Hugo Albeiro George Perez kaj ties nevo estis murditaj meze de la strato en Antjokio. En tiu sama urbo, ses tagojn poste, ankaŭ Luis Alberto Torres Montoya kaj ties frato estis murditaj.    

Ambaŭ aktivuloj estis membroj de la asocio Rios Vivos Antioquia (Vivantaj riveroj de Antjokio), kiu kontraŭstaradas la projekton de la hidroelektra centralo Hidroituango. Okaze, se tiu projekto atingus sian celon, tiu giganta centralo liverus 17% el la energi-bezonoj de Kolombio, kaj fariĝus la plej grava en tiu lando.

La konstruado komencita en 2010, finiĝos ĉi-jare. Sed la asocio denuncas la malutilajn efikojn de tia projekto pri sano kaj medio, sed ankaŭ la truditajn elpeladojn, sen monkompensoj, de la regionaj loĝantoj.

De post ilia mobilizado kontraŭ la centralo, la membroj de Rios Vivos Antioquia estas objekto de «kolektivaj kaj individuaj minacoj, kaj atakoj per eksplodiloj». La asocio substrekas, ke du aliaj defendantoj de la medio estis mortigitaj de post la komenciĝo de la konstruado.

La perfortaĵoj plenumitaj kontraŭ la aktivuloj de diversaj asocioj intensiĝis en Kolombio tiujn lastajn jarojn. De post januaro 2016, preskaŭ 200 defendantoj pri la homaj rajtoj estis mortigitaj en la lando.      

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }