Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mai 2018 6 12 /05 /mai /2018 21:22

12/05/2018

Preskaŭ du milionoj da personoj diskonigis en tviteron la vorton: «Tamam» («sufiĉas» en la turka): Sufiĉas la politiko kondukita de Erdoğan, dum la turka Ŝtatestro promesis demisii, okaze se la popolo deziras tion.   

Almenaŭ du milionoj da Turkoj uzadis la kradvorton en la socia reto Tvitero: #Tamam, plursenca termino, kiu povas signifi en la turka «konsentite», «preta» aŭ «sufiĉas». La slogano adresiĝas al la prezidento Recep Tayyip Erdoğan, kiu promesis demisii, okaze se la popolo deziras tion.

«Mia nacio kondukis min ĉekape de la urbodomo de Istanbulo, de la AKP, de la registaro kaj de la prezidenteco. Se iam, mia nacio diros al mi «tio sufiĉas» ("tamam"), tiam mi demisios», deklaris la Ŝtatestro dum parolado antaŭ la Parlamento, mardon 8an de majo.

Malmulte da tempo post la parolado, la kradvorto #Tamam fariĝis virala en Turkio, sin apogante sur la vorto de la turka prezidento.

Ankaŭ tri rivaloj de Recep Tayyip Erdoğan en la prezidenta baloto partoprenis tiun iniciativon. «La tempo sufiĉe daŭris. Sufiĉas!», deklaris en Tvitero la kandidato de la VHP, ĉefa partio de la opozicio, Muharrem Ince.

Tiu anticipa prezidenta baloto okazos la 24an de junio en Turkio, samtempe kun la deputitaj balotoj, kaj Erdoğan estas granda favorato. La venkonto de la prezidenta baloto disponos pri larĝigita ekzekutiva potenco pro anstataŭigo de parlamenta reĝimo per prezidenta reĝimo, konforme kun la konstitucia reformo apenaŭ aprobita en 2017 pere de referendumo.    

      

La PKK akuzata 

La registaro opiniis, ke tiu ondo da mesaĝoj estis lanĉita de informadikaj robotoj programitaj de la Partio de la kurdaj laboristoj, konsiderata de Ankaro kiel terorisma organizaĵo, kaj Fethullah Gülen, la ekzilita predikisto, akuzata de Erdoğan, ke li estas je origino de la fiaskita puĉo de julio 2016.

«Plejparte el la mesaĝoj estas senditaj el landoj, kie la Feto (la movado de Gülen) kaj la PKK estas aktivaj. Plejparte estas robotigitaj kontoj. [...] Kio pri la enlandaj mesaĝoj?», deklaris la porparolanto de la reganta partio, la AKP.

«Tiuj herooj de la klavaro, ne scias kion signifas la urnoj, ni vidos vespere de la 24a de junio», aldonis Mahir Unal

Personoj ankaŭ surstratiĝis en Istanbulo por manifestacii. Dek manifestaciantoj estis arestitaj de la polico, poste rapide liberigitaj, raportis la surlokaj amasinformiloj.

Turkio: tujan liberigon de Kadir Çınar!

La islamisma registaro de Erdoğan arestis 84 personojn antaŭ la 1-a de majo en pluraj urboj de Turkio.

Inter la viktimoj de la subpremo, niaj kamaradoj de Patronsuz Dünya raportas, ke troviĝas Kadir Çınar, arestita dumnokte ĉe sia hejmo en Bursa en la 29-a de aprilo.

Kadir estas laboristo (kuirejo en Genç Gıda), sindikata aktivulo (sindikata reprezentanto de Dev Turizm İş), revoluciulo kaj internaciisto.
La polico akuzis lin, ke li elvokas Trotsky kaj disvastigas siajn ideojn en la sociajn retojn. La tribunalo enkarcerigis lin la 2-an de majo. Li estas en izoliteco kaj lia afero estas sekretigita.

Ni postulas liberigon de Kadir Çınar kaj de ĉiuj malliberuloj de la laborista movado kaj la kurda movado, sen ia puno aŭ kriminala proceso!
Protestu ĉe la turka ambasadejo en via lando kaj sendu informojn al ni ĉe: 
freekadir@tutanota.com

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }