20/02/2018
Bildo: homoj portas afiŝtabulojn kun la nomoj de kelkaj el la 17 personoj mortigitaj dum pafado ĉe la duagrada lernejo Marjory Stoneman Douglas. (Joe Raedle / Getty Images)
La suspektato, kvankam kuracata pro psikologiaj perturboj, sukcesis provizi al si duon-aŭtomatan armilon tute laŭleĝe.
«Protektu niajn infanojn, ne la armilojn»: pasintan sabaton, centoj de usonanoj kolektiĝis en Florido, por protesti kontraŭ la leĝaro pri armiloj, kelkajn tagojn post la pafado, kiu okazigis 17 mortintojn en gimnazio.
«Mi estas ĉi tie, ĉar mi timas iri al lernejo: tio okazis apud mia hejmo, mi konas multajn viktimojn, kaj mi ne plu eltenas tiun eventon», atestas partoprenintino.
Malgraŭ lia psikologia kuracado, la suspektato povis aĉeti sturmfusilon.
La 14an de februaro, Nikolas Cruz, 19 jara, pafadis per sturmfusilo al siaj eks-kamaradoj: Psikologie flagata, li tamen povis provizi al si duon-aŭtomatan fusilon tute laŭleĝe.
Tiu tragedio ne malhelpis organizadon de armilfoiro kelkajn dekojn da kilometroj for: inter la eksponitaj armiloj troviĝis iu «AR-15», uzita de la pafanto de Parkland. Temas pri iu el la plej vendataj modeloj en Usono.