Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 février 2018 2 20 /02 /février /2018 16:57

20/02/2018

Bildo:  vicumado por aĉeti freŝan viandon ĉe privataj vendistoj en bazaro en Kemerovo, Rusio. La Ŝtataj statistikoj malkaŝis, ke la nombro de personoj, kiuj vivas sub la malriĉeca sojlo kreskas. Foto: Bloomberg / Bloomberg via Getty Images

Monaton antaŭ la prezidenta baloto en Rusio, malriĉeco kreskas jaron post jaro. 

Vladimir Poutin estas favorato ĉe la prezidenta baloto en Rusio. Sen vera rivalo, li ŝajne estos reelektita. Sed la ekonomia situacio de la lando ne estas tiel bona, kiel li anoncas. Precipe koncerne malriĉecon. Li mem agnoskis sen emfazo, ke la situacio estas «maltrankviliga». En la ĉi-suba video (en la franca), ĵurnalistoj sekvas asocion, kiu helpas la plej malriĉajn personojn en Sankt-Peterburgo. Dum ilia vojirado, la unua halto okazas inter la aŭtovojo kaj la fervojoj. Kun minus 3 gradoj ekstere, la homoj atendas en malvarmo kaj malsekeco sian solan varman manĝaĵon de la tuta tago. Kelkaj estas senhejmuloj, sed ne ĉiuj. Aliaj havas loĝejon aŭ ĉambron, sed ne havas monrimedon por pagi nutraĵon, medikamentojn aŭ vestaĵojn.

         

Nombroj ege maltrankviligaj 

Fakte, en la lando, iom pli ol 20 milionoj vivas sub la malriĉeca sojlo, t.e 1 ruso el 7, kresko je 15% en kvin jaroj. La asocio volas ankaŭ helpi ilin en ilia resociiĝo, helpe de mecenatoj kaj fremdaj asocioj. Sed multaj fuĝas la kamparon, por trovi laboron en la urbo, kio eksplikas la kreskadon de la nombroj. La asocio ankaŭ malfermis senpagan lavejon, la solan en la regiono. Surloka entrepreno ofertis ĝin.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }