Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 février 2018 3 21 /02 /février /2018 15:48

21/02/2018

Bildo: Kun infano en la brakoj, viro fuĝas la bombardojn de la siria reĝimo en Orienta Ĥuto, proksime de Damasko, la 19an de februaro 2018.  ABDULMONAM EASSA / AFP 

Ĉi-mardon, pli ol 100 civiluloj mortis en Orienta Ĥuto dum nokto da bombardoj. Laŭ aktivuloj de la siria opozicio kontaktitaj surloke, la bilanco senĉese pligraviĝas. La reĝimo de Baŝar El-Asad kondukas perfortan ofensivon kontraŭ tiu ribela enklavo, situanta proksime de Damasko. UN postulis tujan haltigon de la aerfrapoj kontraŭ tiu sieĝata regiono, kie amasiĝas pli ol 400 000 civiluloj.

La rusiaj militaj aviadiloj kaj la helikopteroj de la siria reĝimo, ne plu forlasas la ĉielon de la Orienta Ĥuto. Ĉiuj urboj de tiu ribela areo estas bombardataj kaj frapataj seninterrompe.

Hazem al-Shami estas aktivulo de la siria opozicio, li rakontas la suferon spertatan de la loĝantoj de Orienta Ĥuto. «Tutaj konstruaĵoj disfalas kiel sablo-kasteloj. La loĝantaro kaŝiĝas en la keloj, sed bedaŭrinde la keloj protektas nur de la haŭbizoj de la reĝimo. La bombardoj de la aviadilaro estas ege potencaj kaj ŝirmiĝi en kelo estas senutile. Plie, la loĝantoj estas intence celitaj».    

 

Pli ol 200 civiluloj mortigitaj en daŭro de kelkaj tagoj

Tiuj atakoj mortigis pli ol 200 civilulojn de post dimanĉo 18a de februaro. Nasser al-Hariri, kiu prezidas la intertraktadojn pri paco en la nomo de la siria opozicio de Ĝenevo, sub egido de UN, estis akceptita de la ĉefo de la eŭropa diplomatio en Bruselo ĉi-marde. Svingante fotojn de viktimoj, li petas de Eŭropa Unio, «ke ĝi decidu specifajn punojn kontraŭ membroj de la siria reĝimo, kontraŭ la entreprenoj, la rusaj kaj iranaj individuoj, kiuj partoprenas al la masakroj en Sirio».

«Tiuj infanoj estis mortigitaj hieraŭ en Orienta Ĥuto pro la bombardoj de la siria reĝimo, de la iranaj milicoj kaj de la rusa aviadilaro, pretekste, ke ili estas teroristoj. Sed ili estas apenaŭ 5-jaraj infanoj,  Kio okazas en Ĥuto, estas militkrimo. La internacia juro kondamnas tian praktikon. Sed en Sirio, la internacia juro ne aplikiĝas», denuncas la diplomato.   

 

Malsanulejoj celitaj de la bombardoj 

Sieĝata de kvin jaroj, la loĝantoj de Orienta Ĥuto estas senigitaj je ĉio. Nutraĵoj, medikamentoj, ili vivas en humanitaraj katastrofaj vivkondiĉoj. La help-konvojoj de UN malofte havas permeson eniri en tiun areon. Kelkaj malsanulejoj, kiuj plu funkcias, frontas amasan alfluadon de vunditoj.  

Ses el ili estis aliparte bombardataj dum 48 horoj en la regiono, kaj tri estis detruitaj, laŭ UN. La lasta, kiu estis celita, en Arbine, estis atakitaj plurajn fojojn ĉi-marde kaj ne plu funkcias. La "Siria observejo pri la homaj rajtoj" atribuas tiujn frapojn al la rusia militaviadilaro.  

(...)

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }