24/02/2018
Bildo: La malliberejo de Tsiafahy.© RFI/Volana Razafimanantsoa
Sabaton 22an de februaro, la NeRegistara Organizaĵo publikigis sian raporton pri la homaj rajtoj en la lando. Ĝi vizitis plurajn malliberejojn de la Granda Insulo, kaj la bilanco estas alarma. La 82 malliberejoj de la lando enkalkulas 20 000 malliberulojn, dum ilia maksimuma enhaveco estas je 10 000 lokoj. Karcera troloĝeco, kadukeco, sub-nutrado, nesalubreco: la NRO denuncas nehumanajn kondiĉojn de enkarcerigo.
«Infero»: jen kiel Internacia Amnestio priskribas la kondiĉojn de enkarcerigo de la malliberuloj de Tsiafahy. Situanta 20 kilometrojn for de Antananarivo, ĝi estas konata kiel unu el la plej kontrolataj kaj striktaj malliberejoj de la lando.
Ducent malliberuloj vivas en ĉeloj 12 metrojn longaj kaj 5 metrojn larĝaj. Ununura necesejo, kiu ne funkcias. Du betonaj platformoj estas uzataj kiel litoj. «La malliberuloj dormas amasigite kaj apenaŭ povas spiri», konstatas la NRO.
La aliaj malliberejoj estas en la sama stato. Kadukeco de la malliberejo de Antsohihy, nord-okcidente de la lando, kaŭzis la morton de kvar malliberuloj, kiam en julio muro disfalis. «Plejparte de la punkonstruaĵoj ne estis renovigitaj de antaŭ pli 60 jaroj», precizigas la raporto.
En ĉiuj malagasiaj malliberejoj, la aliro al kuracado kaj akvo estas tre limigita. La malliberuloj manĝas po nur 250 gramojn da manioko tage.
Pli ol duono inter ili fakte plu atendas sian juĝon. «Kelkaj personoj pasis ĝis kvin jaroj en karcero antaŭ ol aperi ĉe tribunalo» detaligas Internacia Amnestio.
Antaŭ monato, la malagasia ministro pri justico sciigis en la ĵurnalo Express de Madagascar, ke lia ministrejo «engaĝiĝis en humanigo de la enkarcerigo kaj ties aranĝo tiamaniere, ke ĝi estu pli respekta de la homaj rajtoj»