Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 février 2018 7 25 /02 /février /2018 14:33
REUTERS/BASSAM KHABIEH)

25/02/2018

La siria reĝimo daŭrigas dimanĉon siajn frapojn sur la lasta ribela influareo, spite la batalhaltigon, deciditan de UN. Laŭ Irano, Damasko respektos la batalhaltigon en la tuta lando, krom en tiu regiono. 

La siria reĝimo bombardas kaj plu bombardos Orientan Ĥuton.    

Laŭ la iranaj amaskomunikiloj, la siria reĝimo respektos la batalhaltigon, krom en tiu regiono.

Tamen ja ĉi tie, en tiu lasta ribela influareo, situanta proksime de Damasko, la situacio estas katastrofa. Sep tagojn da intensa bombardado okazigis pli ol 500 mortitojn. Pro tio, la Konsilio pri sekureco de UN elturniĝis por akiri rezolucion, kiu postulas tujan batalhaltigon por daŭro de monato.   

La ĉefaj ribelaj grupoj, kiuj regas Orientan Ĥuton engaĝiĝis siaflanke respekti la humanitaran batalhaltigon.

«Tio estas paŝeto por domaĝi la suferojn de la siria popolo, granda laboro restas por fari por ebligi ĉesigon de la krizo, kaj ni reasertas, ke politika solvo estas la sola rimedo por kvietigi la krizon en Sirio», indikis la ambasadoro de Kuvajto ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, Mansour Ayyad al Otaibi.

Dimanĉon, la aeratakoj celis la sektoron Ĉifunija, ĉirkaŭ la urbo Duma, plej granda urbo de Orienta Ĥuto.    

La batalhaltigo de UN celis ebligi liveradon de humanitara helpo, kaj evakuadon de la plej gravaj vunditoj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }