Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 novembre 2017 4 16 /11 /novembre /2017 16:06
Bildo: rohingjaj virinoj en kampadejo de rifuĝintoj en Bangladeŝo. | EPA/MAXPPP

16/11/2017

Human Rights Watch akuzas ĉi-ĵaŭdon la birmajn sekurecajn fortojn, ke ili sisteme seksperfortis virinojn kaj junulinojn, kadre de sia represia kampanjo kontraŭ la islama malplimulto Rohingjoj, tiujn tri lastajn monatojn.

La raporto publikigita de la organizaĵo pri la homaj rajtoj, bazita en Novjorko, konfirmas la akuzojn kontraŭ Birmo, jam formulitajn de Pramila Patten, speciala reprezentantino pri la temo de seksperfortoj dum konfliktaj periodoj.

Pramila Patten opiniis, ke la seksperfortoj kontraŭ la Rohingjoj estas «ordonitaj, kunordigitaj kaj plenumitaj de la birmaj armeaj fortoj». Ŝi anoncis sian decidon submeti la aferon ĉe la Internacia Punkortumo.

Lundon, la armeo dementis la ekzistadon de tiaj krimoj, certigante ke ĝiaj propraj enketoj trovis nenion tian.

La stabo anstataŭigis la generalon taksitan pri la militaj operacioj en la Ŝtato Raĥino. Tiuj ĉi okazigis formigradon de pli ol 600 000 Rohingjoj (senpatriaj islamanoj) al najbara Bangladeŝo de post fine de aŭgusto.  

 

«Virinoj perforte vunditaj kaj traŭmatizitaj» 

En sia raporto, Human Rights Watch mencias, ke en 52 virinoj kaj junulinoj el la islama rifuĝinta malplimulto en Bangladeŝo, kun kiuj la enketistoj interparolis, 29 asertas, ke ili estis seksperfortitaj, plejparte viktimoj de kolektivaj seksperfortoj.

«Seksperforto estas elstara kaj detruiga aspekto de la kampanjo de etna purigado de la birma armeo kontraŭ la Rohingjoj», skribas Skye Wheeler, aŭtorino de la raporto. «La agoj de barbaraj perfortoj de la birmaj militistoj postlasis sennombreblajn virinojn perforte vunditajn kaj traŭmatizitajn».

Human Rights Watch petas la Konsilion pri Sekureco de UN, ke ĝi trudu embargon pri armiloj kontraŭ Birmo, kaj aranĝu specifajn punojn kontraŭ la militaj majoroj, kulpaj pri tiuj ekscesoj.

Pasintan lundon, la dekkvin landoj petis de la birma registaro, «ke ĝi evitigu ĉian novan ekscesan uzadon de la militaj fortoj en la Ŝtato Raĥino» kaj de la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, ke li redaktu raporton antaŭ la fino de la estontaj tridek tagoj.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }