
15/11/2017
Bildo: migrantoj sur ŝipbazo en Tripolo, post ilia sukuro en maro, fare de la libia mararmeo, la 4an de novembro 2017. REUTERS/Ahmed Jadallah
«La kooperado inter Eŭropa Unio kaj Libio por haltigi alvenon de migrantoj estas malhumana», senafekte deklaris la Alta-komisaro pri la homaj rajtoj de UN, mardon 14an de novembro. Revene de misio en Libio, la observantoj de UN konstatis, ke la situacio de la migrantoj en la lando difektiĝas. Tiuj delokitoj suferas pri «neimageblaj hororoj» memorigas Zeid Ra’ad Al Hussein, kiu denuncas la helpon provizitan de EU al la libiaj aŭtoritatoj.
«La suferoj de la migrantoj en Libio estas krimego kontraŭ la homaro». Ĉu la mesaĝo de Zeid Ra’ad Al Hussein estos aŭdata?
Miloj da viroj, virinoj kaj infanoj amasigitaj unuj sur la aliaj en hangaroj, malgrasiĝintaj, traŭmatizitaj, senigitaj je ilia digneco, batataj per elekta bastono ; virinoj seksperfortitaj fare jen de homŝakristoj, jen de provosoj de la oficialaj detencentroj: jen kion raportas la observantoj de UN, kiuj vizitis kvar centrojn de la libia departemento de lukto kontraŭ la kontraŭleĝaj migradoj. En tiuj centroj, la nombro de personoj preskaŭ triobliĝis inter septembro kaj novembro 2017.
Bruselo denuncas tiujn detenkondiĉojn kaj volas ties plibonigon, kun centroj konformaj kun la internaciaj normoj. Tio ne solvos la problemon, repondas la Alta-komisaro de UN, kiu kontestas la helpon provizitan favore al la libiaj marbordaj gardistoj, por interkapti la migrantojn en la maro.
Komence de novembro, dum sukuroperaco de NRO, libia patrolŝipo, malobservante la instrukciojn de la itala mararmeo, okazigis la morton de kvin migrantoj, en abrupta manovro.
Ĉi-mardon, la libia mararmeo denove postulis helpon de la Eŭropanoj por renovigi la ŝiparon de ĝiaj marbordaj gardistoj.
