Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 octobre 2017 1 30 /10 /octobre /2017 14:37

30/10/2017

Tio estis unu el la ĉefaj promesoj de la kampanjo de Donald Trump: muro laŭlonge de la landlimo inter Usono kaj Meksiko. Jaron poste, tiu muro ne ankoraŭ realiĝis, sed ok prototipoj tamen estis konstruitaj, kaj prezentitaj ĵaŭdon, fare de la aŭtoritatoj sude de Kalifornio.  

Starigitaj meze de dezerto apud San-Diego, la ok betonaj blokoj estas po dek metrojn alta. Temas fakte pri specimenoj kun malsamaj karakterizaĵoj, konstruitaj de kvar konkurencaj entreprenoj, en la celo elekti la faman muron de Donald Trump, laŭlonge de 3 000 kilometroj inter Meksiko kaj Usono.

Dum du jaroj, tiuj prototipoj estos testataj de la landlima polico. La celo estas difini, kiu el ili estos la plej netransirebla de la migrantoj. La surlokaj NROj estas skeptikaj pri tiuj strategioj, sed la landlima polico juĝas ilin tre efikaj kontraŭ la ŝakrado je drogoj kaj personoj.     

Tamen, pro manko de financo, tiu muro ne estas baldaŭa. La administrado Trump deziras enskribi 1,8 miliardon da dolaroj en la buĝeto 2018 por komenci la konstruadon, sed la Kongreso devos aprobi ĝin antaŭe. Ĉiaokaze, tio estus malmulte, kompare kun totala kosto de la muro, taksita je 20 miliardoj da dolaroj. Dum Donald Trump plu deziras, ke la financado estu je la ŝarĝo de Meksiko, tiu ĉi plu vigle rifuzas tiun opcion.    

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }