Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2017 7 29 /10 /octobre /2017 15:02

29/10/2017

Ajda Kasimalieva, plej juna deputitino en la kirgiza parlamento, estas ĉe la unua fronto de tiu lukto por la virinaj rajtoj.

En Kirgizio, la geedzecoj per forkaptado de neplenaĝulinoj estas multnombraj. Unu knabino el 10 estas edzinigita antaŭ sia 18-jaraĝa laŭ la Fonduso de UN por loĝantaro, kaj unu el 5 estas edzinigitaj per forkaptado laŭ la NRO Girls not Bride, malgraŭ la malpermeso de tiu praktiko en 2013.

De nur jaro, la malmultnombraj deputitinoj de la kirgiza parlamento sukcesis malpermesi la religiajn geedzecojn kun neplenaĝulinoj. Tamen la lukto tute ne estas finita, kiel eksplikas la plej juna parlamentanino, Ajda Kasimalieva, 33-jara, kiu ja intencas defendi la rajtojn de la virinoj kaj plibonigi iliajn vivojn:

«Ala Kaŝuu, la geedzeco per forkaptado estas grava problemo en Kirgizio. Multaj homoj asertas, ke temas pri tradicio. Sed forkapti knabinon kontraŭ ŝia volo tute ne estas tradicia, tio estas ŝtelo de persono».

«La viroj neniam pensas pri la hejmperfortoj kaj forkaptadoj. Male, ili luktas por leĝoj, kiuj ebligas al ili havi du edzinojn, ebligante poligamion. Ili asertas, ke la virinoj ne havas problemon, ili restadu hejme».            

Malgraŭ la malpermeso de la geedzeco per forkaptado antaŭ kvar jaroj, en triono el la kirgizaj geedzecoj en tiu lando de Centra Azio, eks-soveta respubliko, la virinoj estis forkaptitaj kaj devige edzinigitaj al viroj ofte pli aĝaj. Kaj malgraŭ la malpermeso de la religiaj geedzecoj kun neplenaĝulinoj, ne ĉiuj imamoj respektas tiun novan regulon.

Ajda Kasimalieva esperas, ke ŝi estos ekzemplo por ĉiuj kirgizaj virinoj, montrante, kio povas esti realigita, kiam virino leĝigas kaj administras. Ŝi esperas fariĝi prezidentino de Kirgizio post 10 aŭ 15 jaroj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }