Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 septembre 2017 5 01 /09 /septembre /2017 13:46
Bildo: Michael Ciaglo/Houston Chronicle via AP

01/09/2017

Damaĝitaj de la inundoj sur la teksasa marbordo, la rafinejoj, la uzinoj de kemiaj produktaĵoj, kaj la poluataj areoj de la regiono reprezentas gravegajn minacojn kontraŭ la medio.

En Tvitero, la loĝantoj de Hjustono signalis kemiajn odorojn nenormale fortajn en kelkaj kvartaloj, dum la tagoj kiuj sekvis la pasadon de la uragano Harvey. Fakte, laŭ la magazino Politiko, rafinejoj kaj uzinoj de karburaĵo damaĝitaj de la inundoj, disverŝis grandegajn kvantojn da kemiaĵoj, danĝeraj por la atmosfero.

«La kvanto de kemiaĵoj emisiitaj ĉi-semajne post tiuj ‘neantaŭviditaj eventoj’ ekvivalentas, ekskluzive de la ĉiutagaj operacoj, al la averaĝa kvanto mezurita dum periodo de tri monatoj pasintjare», substrekas la artikolo.   

 

Eksplodoj 

Duono el la uzinoj de kemiaĵ produktaĵoj en Usono troviĝas en la Meksika golfo, memorigas Politico, kaj la minaco kontraŭ medio rapide konkretiĝis. Ĵaŭdon matene, du eksplodoj okazis en la uzino Arkema en Crosby, situanta kvar dek kilometrojn nord-oriente de Hjustono

«La entrepreno estis informita pri du eksplodoj kaj nigra fumo alvenante de ĝia uzino», substrekas Wall Street Journal. Pli frue en la semajno, la uzino estis evakuita de sia personaro, kaj deklaris ke ĝi havas «neniun rimedon por eviti» eksplodon aŭ incendion sur sia areo.

Laŭ Washington Post, ankaŭ la petrolkompanio ExxonMobil anoncis mardon, ke «du el siaj uzinoj estis damaĝitaj, kaŭzante likadon de danĝeraj produktaĵoj». La entrepreno interalie eksplikis, ke la kovrilo de petrolrezervejoj kaj aliaj produktaĵoj sinkis pro torentaj pluvegoj.

 

Grundoj jam poluitaj 

Aliparte la danĝeroj, kiuj minacas la medion, originas ankaŭ de la grundoj, pro la areoj nomitaj «Superfund». Tiuj areoj estas partoj de teritorioj poluitaj per danĝeraj materialoj, kiujn la usona registaro planas purigi (laŭ la federala programo «Superfund»). Artikolo de la retpaĝo The Verge substrekas, ke la kantono Harris, kie ĝuste troviĝas Hjustono, enkalkulas pli ol dek du areojn ‘Superfund’, t.e pli ol en iu ajn alia kantono de la Ŝtato. 

«La fortaj inundoj povus disverŝi kemiajn substancojn en la akvon, devenante de la areoj ege poluitaj, kaj deponi ilin tien, kie vivas la homoj», precizigas The Verge.

Mathy Stanislaus inspektis la programon ‘Superfund’ dum la administrado de Obama. Citita en alia artikolo de Washington Post, li konfirmas, ke «la urbo Hjustono, kiu estas parto de la ‘Kemia Marbordo’, reprezentas grandan defion, okaze de amasaj inundoj».  

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }