Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 septembre 2017 6 02 /09 /septembre /2017 13:56
Foto: Eitan Abramovitch. AFP

02/09/2017

En Argentino, dekoj da miloj da personoj surstratiĝis vendredon matene, postulante reaperon de Santiago Maldonado. Tiu juna metiisto malaperis la 1an de aŭgusto, kiam li kuniĝis kun manifestacio de la indiana mapuĉa komunumo. Tiu kolektiĝo estis perforte disigita fare de la policistoj. La afero embarasas la registaron de la prezidento Mauricio Macri.

https://www.youtube.com/watch?v=Np7uaWLY29g

La respondo de la registaro estas postulata

Liliana siaflanke, postulas respondon de la registaro de la prezidento Mauricio Macri: «La nuna registaro estas demokrata, regule elektita. Ĉar li havas la ŝarĝon de la Ŝtato, li devas respondi pri la malapero de Santiago Maldonado. En la tuta mondo, lia reapero estas postulata, kaj pro tio ni surstratiĝas ».

Argentino ne forgesis, ke antaŭ kvardek jaroj, la milita diktaturo malaperigis milojn da opoziciantoj. La lando ne volas malaperojn dum demokratio.

https://www.youtube.com/watch?v=-tZVs1cVIYw&t=57s

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }