Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mai 2017 2 09 /05 /mai /2017 15:22

09/05/2017

Foto AP/Czarek Sokolowski

En Pollando, granda marŝado de la opozicio kolektis, sabaton 6an de majo, pli ol 40 000 personojn sur la stratoj de Varsovio. La manifestaciantoj defiladis por «defendi la liberecon», minacatan laŭ ili, de serio de leĝoj, starigitaj de la ekzekutivo direktata de Jarosław Kaczyński, kiu tuŝas samtempe justicon, edukadon aŭ amaskomunikilojn.

«Hodiaŭ, Pollando estas ĉi tie!» «Libera Pollando estas eŭropa!». Per tiuj sloganoj, la poloj multnombre manifestis sian fidelecon al Eŭropo, kaj esprimis, ke ili ne plu eltenas la politikon de la konservativuloj, ĉe la potenco de antaŭ jaro kaj duono. Sukcesa demonstrado de forto por la Liberala partio Civitana Platformo, kiu organizis tiun marŝadon, nomitan "Marŝado por la libereco".

En tre kvieta etoso, Polaj familioj defiladis sur la stratoj de Varsovio. Kelkaj venis de malproksimaj regionoj de la lando, por kuniĝi kun la festo.

Inaŭgurante la marŝadon, la gvidanto de la "Civitana Platformo", Grzegorz Schetyna denuncis en sia parolado, la reformon de la justico, nun sub la rego de la konservativa partio, la reformon de edukado kaj la eksigon de la gimnazioj, la atakojn kontraŭ la gazetlibereco kaj la virinaj rajtoj.

Antaŭ jaro, simila manifestacio kolektis ĉirkaŭ 100 000 personojn, sen akiri politikan ŝanĝon de la konservativuloj. Sed hodiaŭ, la situacio ŝanĝiĝas. La subteno al la registaro malfortiĝas. Por la unua fojo, de post ĝia alveno ĉe la potenco en 2015, la partio Rajto kaj Justeco (PiS), laŭ aprila opinisondo, ŝajne perdos fronte al la "Civitana Platformo", de nun subtenata de 31% el la voĉdonantoj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }