Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mai 2017 3 10 /05 /mai /2017 14:52

10/05/2017

Urĝa stato estis deklarita en la nuklea komplekso de Hanford, centro-sude de la Ŝtato Vaŝingtono, en Usono, post parta disfalo de tunelo, en kiu vagonoj ŝarĝitaj de nukleaj forĵetaĵoj estas stokitaj.

«Apud la loko, kie kuniĝas du tuneloj, estas disfalo 6 metrojn longa», deklaris porparolantino de la informcentro de Hanford. «Infektado aŭ radiado ne nun konstateblas», ŝi aldonis.

Ĉirkaŭ 3000 laboristoj ĉirkaŭ la loko, kie la disfalo estis konstatita, devis ŝirmi sin en la oficejoj aŭ la rulhejmoj, ekde ĝia detekto.  

Neniu signo de radioaktiveco   

Ĝis nun, la loĝantoj de la apudaj kantonoj Benton kaj Franklin, ne estas tuŝataj. Ĝisdatigoj estas ofte afiŝitaj sur la urĝa retpaĝo de Hanford.

La tuneloj estis konstruitaj el ligno kaj betono dum la Malvarma milito, por stapladi la materialojn infektitajn de la produktado de plutonio.

Porparolanto de la departemento pri Ekologio de la Ŝtato Vaŝingtono, Randy Bradbury asertis, ke la aŭtoritatoj ne menciis radiadon, kaj ke la laboristoj ne estis vunditaj. Li precizigis, ke neniu laboristo troviĝis ene de la tunelo, en la momento de la disfalo.

La akcidento okazis en instalaĵo konata per la nomo PUREX, precizigis Randy Bradbury. Tiu ĉi estas situata meze de la vasta komplekso Hanford, kies areo vastiĝas laŭ 1 500 kvadrataj kilometroj, t.e trioble pli ol la vastaĵo de la insulo Montrealo. Hanford troviĝas proksime de Richland, kelkajn kilometrojn sud-oriente de Seatlo.

Informfonto asertas, ke la teamoj kiuj efektivigas vojlaborojn proksime de tie, ŝajne estigis vibradojn, kiuj kondukis al la disfalo. Mesaĝo estas sendita al la tuta personaro, konsilante ke ĝi «sekurigu la ventumadon en la konstruaĵo», kaj «ke ĝi detenu sin manĝi aŭ trinki».  

Pli vasta deponejo de radioaktivaj forĵetaĵoj en Usono

Dum jardekoj, la komplekso Hanford fabrikis plutonion por la nukleaj armiloj, interalie por la bombo lanĉita al Nagasako, en Japanio. Ĝi estas nun la plej vasta deponejo de radioaktivaj forĵetaĵoj en Usono. La komplekso entenas ĉirkaŭ 211 milionojn da litroj da stokitaj forĵetaĵoj en subteraj rezervejoj. Kelkaj rezervejoj datiĝas de la dua mondmilito, kaj havas likojn.  

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }