Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mai 2017 1 08 /05 /mai /2017 09:25

08/05/2017

Foto Yara Nardi ITALIAN RED CROSS/AFP/Arkivoj: Pneŭmatika boato fotita de la itala Ruĝa Kruco, en Mediteraneo, la 20an de oktobro 2016.

Ĉirkaŭ 6 000 migrantoj estis sukuritaj, vendredon kaj sabaton en Mediteraneo, dum kvardeko da operacioj kunordigitaj de Romo, fare de la italaj marbordaj patroloj.

Sabaton, ĉirkaŭ 3 000 migrantoj estis sukuritaj de la ŝipoj de la marbordaj patroloj, de la nacia mararmeo, de la eŭropa agentejo Frontex, kaj pluraj NROj, menciis la marbordaj patroloj en komunikaĵo.     

Parto el tiuj migrantoj jam atingis Italion, dum aliaj estas survoje, el kiuj 730 personoj troviĝas sur "Aquarius", la ŝipo de "Kuracistoj sen Landlimoj", atendata ĉi-dimanĉon en Reggio di Calabria (sudo).

Vendredon, dudeko da sukuroperacioj ebligis savi 3 000 aliajn personojn troviĝantajn sur pneŭmatikaj kaj improvizitaj boatoj, devenantaj de Libio kaj irantaj al Italio.

Sabaton, la libiaj marbordaj patroloj savis aliparte preskaŭ 170 migrantojn, kies boatoj drivis en Mediteraneo, marvaste de Tripolio, sed ne sukcesis savi aliajn, pro «manko de rimedoj», ili anoncis al AFP.

Vendredon, 371 migrantoj, kiuj provis atingi Eŭropon estis savitaj fare de fiŝkaptistoj marvaste de Zuara (Okcidento), laŭ la "Internacia organizaĵo por la migradoj" (OIM).

Tiujn lastajn monatojn, Italio kaj Libio decidis plifortigi ilian kunlaboradon, koncerne la lukton kontraŭ la neleĝaj migradoj.

La celo de la itala registaro, esprimita en akordo subskribita en februaro kun Libio, estas alporti homan kaj teknikan subtenon al la libiaj marbordaj patroloj.

Konforme kun tiu akordo, Italio anoncis ĉi-semajne, ke ĝi liveris, la 21an de aprilo, du motorŝipojn al Libio, en la celo liveri 8 aliajn antaŭ fine de junio.     

Ĉirkaŭ 37 000 migrantoj alvenis de Libio al Italio de post la jarkomenciĝo, nombro kiu kreskis je preskaŭ 30% kompare kun pasintjare, en la sama periodo, laŭ la itala ministrejo pri internaj aferoj.

Pasintjare, 181 000 migrantoj, kio estas rekordo, atingis Eŭropon, tra la italaj marbordoj, el kiuj 90% devenis de Libio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }