Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 mars 2017 3 22 /03 /mars /2017 15:21
Bildo: Marie Audran

22/03/2017

Ĉesigi la prirabadon de la biodiverseco en Madagaskaro, tio estas la peto de la "Centro Eŭropo-Tria-mondo (CETIM) sendita al la madagaskara registaro.

En protokolo adresita pasintsemajne al la speciala raportisto de "Unuiĝintaj Nacioj" pri la naturmedio kaj la homaj rajtoj, la organizaĵo denuncas la prirabadon de la naturaj resursoj en la "Granda Insulo", interalie la minkoncesioj kaj la ŝakristoj de altvalora ligno. La madagaskaraj aŭtoritatoj devas definitive rifuzi tiujn praktikojn, opinias la "CETIM". 

Ŝakrado de altvalora ligno, eksproprietigo profite al la minkompanioj, kaj koruptado, la "CETIM" faras amaran konstaton en la "Granda Insulo". «De nordo ĝis sudo de Madagaskaro, la minkompanioj kaj la agro-industriaj firmaoj akiras ekspluat-permesilon malprofite al la biodiverseco», maltrankviliĝas la organizaĵo. La raporto mencias la germanan entreprenon "Tantalus", kiu akiris terenon je 30 000 hektaroj en Ampasindava, nord-okcidente de la lando por ekspluatadi la maloftajn terojn. «La ekstrakto-procezo detruadas la surlokan flaŭron», alarmas la "CETIM".

Ankaŭ la naciaj parkoj estas ekspluatataj: inter 2010 kaj 2015, 150 000 tunoj da rozligno estis eksportitaj, raportas la asocio.

Ni devas plifortigi niajn rimedojn, koncedas la ĝenerala sekretario de la ministrejo pri Naturmedio, sed ni faras nian eblon». Liva Ramian Drarivo emfazas alprenon en februaro de dekreto pri la kreado de speciala reto de lukto kontraŭ la ŝakrado de maloftaj lignoj.

Sed ankaŭ la sorto de la eksproprietigitaj komunumoj estas denuncita. «Multaj terkultivistoj estas delokitaj aŭ elpelitaj de siaj teroj, spite la bienan leĝon, kiu agnoskas la kutimajn rajtojn», mencias la CETIM.

Akuzo forpuŝita de la ĝenerala sekretario de la ministrejo pri Naturmedio, kiu substrekas ke «la terenoj estas ceditaj al la societoj, nur post intertraktadoj de ĉiuj koncernatoj».

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }