Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mars 2017 4 23 /03 /mars /2017 10:34

23/03/2017

Heinz Schmidt (pseŭdonomo) aĝis nur 17 jarojn en 1961, kiam la polico de Okcidenta Germanio frapis ĉe lia pordo. Lia krimo? Li estis samseksemulo. Li estas unu el la multnombraj viktimoj de la «paragrafo 175». Tiu artikolo de la germana Punkodo, nur abolita en 1994, kondamnas al malliberejo la virojn «kulpajn pri kontraŭ-naturaj seksrilatoj», t.e «kun aliaj viroj» aŭ «bestoj».

«Ili plene aplikis la proceduron. Ili fotadis nin, registris niajn fingrospurojn, traktis nin kiel krimulojn. Ili malrespektis kaj insultis nin. Ili ofende nomis nin porkoj», memoras Heinz Schmidt.

Same kiel Heinz, ĉirkaŭ 50 000 viroj estis kondamnitaj en Germanio pro samseksemo inter 1949 kaj 1969, pro tiu plu valida nazia teksto, longtempe post la Dua Mondmilito.

Hodiaŭ, Germanio volas rerajtigi tiujn virojn. Leĝpropono de la germana registaro, deziras nuligi iliajn kondamnojn, kaj antaŭvidas monkompenson po 3000 eŭrojn por kondamno, kaj 1500 eŭrojn por ĉiu jaro da enkarcerigo. Necesas nun, ke la teksto estu aprobita de la Parlamento.      

«Ni ne povos kompensi tiun tiel longan maljustecon, sed ni volas sendi la klaran mesaĝon, ke jurŝtato kapablas korekti siajn proprajn erarojn, ĉar neniam estas tro malfrue por justico», deklaris Heiko Maas, la germana ministro pri Justico.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }