Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 novembre 2016 3 02 /11 /novembre /2016 14:23

02/11/2016

Foto: la altsekureca malliberejo de Lefovorto, en Moskvo. Alexey SAZONOV / AFP

Okaze de la memortago pri la viktimoj de politika represio, la 30an de oktobro, la NRO Memorial publikigis liston de politikaj malliberuloj en Rusio. Tiuj listoj enkalkulas homojn jam juĝitajn, aŭ kiuj atendas juĝon, kaj personojn hejmarestitajn. Laŭ Memorial, ilia nombro duobliĝis, pasanta de 50 al 102 inter 2015 kaj 2016. Kaj por la unua fojo, "Memorial" publikigas liston de personoj persekutitaj pro religiaj kredoj.

La nombro de konsciencaj malliberuloj ĉirkaŭas kvindekon, ĉiuj islamanoj, al kiuj la aŭtoritatoj riproĉas, ke ili ne apartenas al oficialaj strukturoj. Ili estas disĉiploj de la mortinta teologo Said Nursi, aŭ simpatiantoj de la grupo Hizb ut-Tahrir, malpermesita en Rusio, sed permesita en Ukrainio. La personoj persekutitaj ofte estas Tataroj de Krimeo. "Memorial" precizigas, ke neniu el la personoj figurantaj sur la listoj instigis al perforto.

La listo de la politikaj malliberuloj enkalkulas 52 nomojn de personoj, viktimoj de la represia karaktero de la Ŝtata politiko. Inter tiuj politikaj malliberuloj, "Memorial" elvokas la Tatarojn de Krimeo, la ukrainiojn kiel Oleg Sentcov-n, aŭ Natalia Ŝarina, respondeculinon de la biblioteko de Moskvo.    

La NRO citas ankaŭ personojn, kiuj uzadis sian rajton al kolektiĝ- aŭ esprim-libereco. Inter ili figuras la manifestaciantoj kontraŭ la elekto de Vladimir Putin komence de 2012, aŭ Ildar Dadin, kondamnita ĉar li svingis afiŝtabulon sen permeso, kaj personoj kiuj esprimis opinion en Interreto. Fine, ankaŭ membro de la civitana socio kaj kelkaj malliberigitaj ekologiistoj estas konsiderataj kiel politikaj malliberuloj.                

Tiuj personoj estas plejparte kondamnitaj pro spionado, aŭ surbaze de la "artikolo 41", kiu estas ĉionmetejo entenanta ekstremismon, incitadon al malamego, aŭ ofendon al la sentoj de kredantoj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }