Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 novembre 2016 2 01 /11 /novembre /2016 13:55

01/11/2016

Foto: Izolitaj Indianoj en Peruo: http://www.survival.es/

Lundon, la peruaj aŭtoritatoj dekretis urĝan staton en regiono de Amazonio, damaĝita de poluado per hidrargo. Kaŭzis ĝin la kontraŭleĝa ekspluatado de orminejoj.

La daŭro de la urĝa stato, dekretita de la prezidento Ollanta Humala, atingas 60 tagojn. Laŭ la perua ministro pri naturmedio, tiu decido celas redukti la damaĝojn kaŭzitajn de tiu katastrofo.

« La registaro publikigis la dekreton 034-2016-PCM, kiu deklaras urĝan staton en la 11 sektoroj de la provincoj Manu, Tahuamanu kaj Tambopata pro poluado per hidrargo, kaj tio, surbaze de la leĝo pri mastrumado de la riskoj de katastrofoj », asertis Manuel Pulgar.

Laŭ la ministrejo pri naturmedio, la ministoj elverŝas ĉirkaŭ 40 tunojn da hidrargo en la riverojn de Amazonio ĉiujare, kio havas kiel konsekvencon detruadon de pli ol 100 000 hektaroj da tropikaj arbaroj en la regiono Madre de Dios.

La indiĝenaj kaj kamparaj komunumoj estas aparte vundeblaj. Ili ege dependas de fiŝkaptado pro nutraĵaj tradicioj bazitaj sur proteinoj. La poluado ankaŭ tuŝas katfiŝon tre ŝatatan de la surlokaj populacioj, kio instigis la registaron malpermesi konsumadon de tiu specio.

Pluraj studaĵoj malkaŝis, ke la loĝantoj de la regiono de Madre de Dios, apud la landlimo kun Brazilo, atingis nivelojn de hidrargo, danĝerajn por ilia organismo.

Por venki tiun krizon, la aŭtoritatoj anoncis starigon de moviĝaj malsanulejoj, kontrolejoj kaj efektivigo de edukaj kampanjoj.

neniammilitointerni - dans Medidetruado Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }