Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 octobre 2016 6 01 /10 /octobre /2016 19:12
Hungario : civitana mobilizado okazis por rifuzi la « kampanjon de malamo » kontraŭ la migrantoj

01/10/2016

En Hungario, du tagojn antaŭ la referendumo pri la eŭropa migrada politiko, centoj da personoj kolektiĝis pasintan vendredon, antaŭ la parlamenta sidejo en Budapeŝto. Civitana mobilizado okazis samtempe ol arta spektaklo ĉirkaŭ granda pentrita tolo… Ili provis ŝanĝi la sintenon de la loĝantoj pri la rifuĝintoj, en lando kie tiuj ĉi estas priskribitaj el ege negativa maniero, fare de la nuna konservativa registaro.

« Tiu agado kaj la klopodoj kiuj akompanas ĝin, ebligas teni sin tute opozicie al tiu stulta referendumo. Tiu referendumo restos kiel hontinda afero en la historio de la lando. Tio estigas vundojn, kiujn ni devas ekde nun klopode cikatrigi. »

Péter Horgas, kunordiganto de la kolektiĝo

La registaro kampanjis por NE al la referendumo: Ne al la politiko de divido de la rifuĝintoj, petata de Bruselo. Ĝi opinias, ke tio konsistigas « minacon ». Vidpunkto, kiun ne dividas la personoj ĉi tie grupiĝintaj.

« Rifuzi la kampanjon de malamo »

« En ĉiu rifuĝinto, estas persono. Ĉiu migranto estas homo. Ni absolute devas rifuzi la kampanjon de malamo, kiun plenumas la registaro de antaŭ monatoj »

« Kio estas terura, estas vidi kiom la homoj lasas sin manipuli, kaj fariĝi fanatikaj. Tion, kion mi deziras, estas ke mia infano kresku en lando normala, malfermita. Pro tio, mi estas tie ».

Graveco de la procento de partopreno al la referendumo

Unu el la defio de la baloto, estas la procento de partopreno. Okaze, se ĝi estas malsupera al 50%, ĝi ne estos validigita. Pro tio, la maldekstraj partioj kaj multaj asocioj strategie alvokis al bojkoto.

« Plejparte el la personoj, kiujn ni pridemandis ĉi tie, diris ke ili ne partoprenos la referendumon ĉi-dimanĉon. La demando estas, ĉu la sindetenantoj estos plimultaj aŭ ne? »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }