02/10/2016
La flago de la siria ribelo flirtas plenkore de Berlino. Centoj da opoziciantoj al la reĝimo de Baŝar Al-Asad surstratiĝis en la germana ĉefurbo, sabaton. Dum la ofensivo de la siria armeo apogata de Rusio daŭras en Alepo, ili postulas de Germanio, kaj de la internacia komunumo, ke ili agadu favore al ĉesigo de la buĉado. Ankaŭ en Istanbulo, la manifestaciantoj okupis unu el la ĉefaj kolektiĝaj lokoj de la urbo, la placo Taksim.
La manifestacioj okazis en tridek urboj en la mondo.
En Londono, la sloganoj estis la samaj: « haltigu la buĉadon en Alepo ».
La partoprenantoj forpuŝas samrange ĉiujn protagonistojn: Usonon, internacian komunumon kaj aliancanojn de Sirio. « La internacia komunumo havas sian parton de respondeco en tiuj krimoj. Kiam ĝi observadas Baŝar Al-Asad-n, la rusojn kaj la Irananojn, plenumi krimojn kontraŭ homaro, malobservadi la internacian juron, ankaŭ ĝi respondecas », eksplikas manifestacianto.
Bombado, manko de akvo, de elektro, detruado de la medicinaj infrastrukturoj, laŭ MOS, 338 personoj mortis en Alepo de post la 23a de septembro.
Artikolo de la 9a de septembro 2013:
Membroj de « Siria Movado de Neperforta Rezistado (SMNR) » realigis interaktivan mapon katalogantan la ensemblon de pacaj iniciatoj deplojitaj ene de la opozicio.
De radioelsendoj ĝis alternativa kino ne forgesante NeRegistarajn Organizaĵojn, la celo de tiu enretigita ilo estas montri ke la opoziciuloj al la reĝimo ne ĉiuj estas « teroristoj ».
http://neniammilitointerni.over-blog.com/sirio-mapo-katalogas-la-agadojn-de-neperforta-rezistado